iPad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La tabulkomputilo iPad

La iPad (aŭ iPado) estas tabulkomputilo de la firmao Apple. Ĝi estis la unua vere sukcesa tabulkomputilo. Per la disvolvado kaj fasonado de la iPado Apple kreis novan merkaton por tabulkomputiloj kun funkcipovo inter lerta poŝtelefono kaj sinkomputilo. Ĝi estas aparte destinita al tiaj aŭd- aŭ vidmedioj, kiaj libroj, periodaĵoj, filmoj, muziko, komputilaj ludoj kaj ankaŭ al retumado. Apple lanĉis ĝin en aprilo 2010 kaj en apenaŭ 80 tagoj estis venditaj 3 milionoj da aparatoj.

Regpovo de Apple pri la aparato[redakti | redakti fonton]

Kiel iPhone kaj iPod Touch, en sia venda stato iPad povas plenumi nur programojn el la vendejo «App Store» de Apple.[1][2] Por fari programojn per la speciala programista ilaro, oni devas konsenti pri kondiĉoj, pri kiuj oni ne rajtas publike paroli sen skriba permeso de Apple. La kondiĉoj enhavas malpermeson de disvastigo de aplikaĵoj alia ol per «App Store» aŭ ĉe aparatoj registritaj kiel apartenantaj al specifa societo aŭ grupo de homoj ligitaj kun la programisto.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]