ISDN-telefono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ISDN telefono

ISDN-telefono estas moderna telefono en fino de la 20-a jarcento. ISDN estas angla mallongigo (Integrated Services Digital Network), esence Servo-Integra Cifereca Reto. La modernaj telefoncentraloj kaj la telefonoj jam estas ciferecaj, sed ofte la interligo restas la malnova kupra konduktilo kun analoga (necifereca) transsendo. Tial oni faris ISDN, kiu esence estas kvarkonduktila lineo. Tiuj lineoj kune kun la telefonaj lineoj faras reton, tial anstataŭ ISDR estus pli bona ISDL, do Lineo. Same tiel oni konas ADSL-lineojn. La ISDN-telefono estas funkcipova nur kun ISDN-lineo. La aparato havas ĉiujn modernaĵojn, kiuj estas kutimaj en fino de la 20-a jarcento.

La abonulo povas uzi telefonon, telekopiilon, interreton kaj videotelefonon. Se oni uzas la lastan, tiam la aliaj tri servoj ne funkcias, sed se oni uzas unu el la unuaj tri servoj, el la aliaj du servoj unu povas funkcii. Tio estas la ĉefa diferenco inter la malnova kaj ISDN-telefonoj, ĉar la abonulo ekzemple samtempe telefonas kaj telekopias. La telefono kaj la telekopiilo funkcias pli rapide. La lasta aparato rekonas la literojn, tial la sama simila aparato ne sendas serion de punktoj, sufiĉas kodo de la litero. Se telekopiilo vokas ISDN-telekopiilon, la voko aŭtomate alvenas al la aparato kaj ne al la telefono.

Tiu sistemo rapide malmoderniĝis, la pli nova sistemo estas ADSL.