ISO/TC 37/SC 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ISO/TC 37/SC 2 estas subkomitato de la ISO-komitato TC 37 pri terminologio. La subkomitato nomiĝas Terminografiaj kaj leksikografiaj labormetodoj (Terminographical and lexicographical working methods). Ĝiaj agadkampoj estas ellaborado de labormetodoj kaj por terminografio kaj por leksikografio, verkado de proceduroj, kodosistemoj. La unua laborrenkontiĝo de SC 2 okazis en 1983 en Germanio. Cetere, tiu subkomitato zorgas pri lingvokodoj (ekzemple dulitera kodo "eo" kaj trilitera kodo "epo" por Esperanto).

Organizaĵoj en oficiala rilato[redakti | redakti fonton]

Internaciaj organizaĵoj aŭ regione gravaj organizaĵoj povas rilati kun la subkomitato kaj ties laborgrupoj.

  • Je la subkomitata nivelo, estas du kategorioj de rilato:
    • Kategorio A: Organizaĵoj, kiuj aktive partoprenas la normigan laboron. Kiam organizaĵo rilatas al subkomitato, ĝi rajtas nomumi spertulojn por aktiviĝo en ties laborgrupoj.
    • Kategorio B: Organizaĵoj, kiuj volas esti informitaj pri la laboro, tamen ne intencas partopreni la normigan laboron.
  • Je la laborgrupa nivelo, estas unu kategorio de rilato:
    • Kategorio D: Organizaĵoj, kiuj aktive kontribuas al la teknika laboro.

Jenas organizaĵoj en oficiala rilato kun la subkomitato:

  • EAFT
  • EC
  • FAO
  • GTW
  • ISKO
  • Infoterm
  • OMG (Object Management Group)
  • OMG (Business Semantics Ltd)
  • REALITER
  • RIFAL
  • RITerm
  • TERMNET
  • UIC
  • UNESCO
  • UNICODE
  • UEA -- en rilato de kategorio A ekde junio 2011
  • UPU

Publikigitaj ISO-normoj[redakti | redakti fonton]

Normo Nomo en Esperanto (kaj en la angla)
ISO 639-1:2002 Kodoj por reprezenti nomojn de lingvoj -- Parto 1: duliteraj kodoj (Codes for the representation of names of languages -- Part 1: Alpha-2 code)
ISO 639-2:1998 Kodoj por reprezenti nomojn de lingvoj -- Parto 1: triliteraj kodoj (Codes for the representation of names of languages -- Part 2: Alpha-3 code)
ISO 639-3:2007 (Codes for the representation of names of languages -- Part 3: Alpha-3 code for comprehensive coverage of languages)
ISO 639-4:2010 (Codes for the representation of names of languages -- Part 4: General principles of coding of the representation of names of languages and related entities, and application guidelines)
ISO 639-5:2008 (Codes for the representation of names of languages -- Part 5: Alpha-3 code for language families and groups)
ISO 639-6:2009 (Codes for the representation of names of languages -- Part 6: Alpha-4 code for comprehensive coverage of language variants)
ISO 1951:2007 (Presentation/representation of entries in dictionaries -- Requirements, recommendations and information)
ISO 10241:1992 Internaciaj terminologiaj normoj -- Preparado kaj aranĝo (International terminology standards -- Preparation and layout)
ISO 12199:2000 (Alphabetical ordering of multilingual terminological and lexicographical data represented in the Latin alphabet)
ISO 12615:2004 (Bibliographic references and source identifiers for terminology work)
ISO 12616:2002 (Translation-oriented terminography)
ISO 15188:2001 (Project management guidelines for terminology standardization)
ISO 22128:2008 (Terminology products and services -- Overview and guidance)
ISO 23185:2009 (Assessment and benchmarking of terminological resources -- General concepts, principles and requirements)