ISO/TC 37/SC 4

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ISO/TC 37/SC 4 estas subkomitato de la ISO-komitato TC 37 pri terminologio. La subkomitato nomiĝas Administrado de lingvodatumoj (Language resource management). Ĝia agadkampo estas perkomputila administrado de lingvodatumoj. Oni decidis krei SC 4 en 2001, kaj tiu subkomitato eklaboris en 2002.