ISO 3166-2:DE
La normo ISO 3166-2:DE difinas kodojn por la federaciaj landoj de Germanio. La kodoj estas duliteraj (aldone al la landa prefikso "DE-") kaj ekzistas senŝanĝe de 1998.
Listo
Lando | Kodo |
---|---|
Baden-Virtembergo | DE-BW |
Bavario | DE-BY |
Berlino | DE-BE |
Brandenburgio | DE-BB |
Bremeno | DE-HB |
Hamburgo | DE-HH |
Hesio | DE-HE |
Meklenburgo-Antaŭpomerio | DE-MV |
Malsupra Saksio | DE-NI |
Nordrejn-Vestfalio | DE-NW |
Rejnlando-Palatinato | DE-RP |
Sarlando | DE-SL |
Saksio | DE-SN |
Saksio-Anhalto | DE-ST |
Ŝlesvigo-Holstinio | DE-SH |
Turingio | DE-TH |
Rimarkigo: La litero "H" en la kodoj de Bremeno kaj Hamburgo signifas "hansa urbo".