ISO 639
ISO 639 estas normo de la Internacia Organizaĵo por Normigado, kiu enhavas kodojn pri lingvaj nomoj. Ĝi enhavas 6 listojn :
- ISO 639-1:2002 listigas 2-literajn lingvo-kodojn
- ISO 639-2:1998 listigas 3-literajn lingvo-kodojn
- ISO 639-3:2007 listigas 3-literajn lingvo-kodojn
- ISO 639-4:2010 prezentas ĝeneralajn principojn pri kodado de lingvo-nomoj
- ISO 639-5:2008 listigas 3-literajn kodojn pri lingvaj familioj kaj grupoj
- ISO 639-6:2009 listigas kodojn pri lingvaj variantoj
23 lingvoj havas du triliterajn mallongigojn kodojn la angla nomo de la lingvo (ISO-639-2/B) kaj "terminologian" derivitan el la nomo de la lingvo en la lingvo mem (ISO-639-2/T).
Lingvokodoj
Menciinde estas, ke la unua ISO-dokumento pri lingvokodoj, kiu aperis en novembro 1967 (ISO/R 639:1967), jam traktis Esperanton (pere de la dulitera kodo "eo"). Esperanto aperas en ISO 639-1:2002, ISO 639-2:1998 kaj ISO 639-3:2007.
- Ekzemploj
Lingvo | Dulitera kodo | Trilitera kodo (bibliografie) | Trilitera kodo (terminologie) |
---|---|---|---|
svisgermana | -- | gmw | gsw |
blisa skribo | -- | zbl | zbl |
Esperanto | eo | epo | epo |
franca | fr | fre | fra |
nederlanda gestolingvo | -- | dse | dse |
telugua | te | tel | tel |
Vidu ankaŭ
|
|
|
Tiuj tabeloj provas listigi ĉiujn lingvojn laŭ ISO 639-kodo (ordigitajn laŭ esperantonomoj kontrolendaj) kun duliteraj kaj triliteraj kodoj kaj angla kaj franca nomoj kiel ili aperas en la paĝoj de Library of Congress, por helpi al ĝustigo de la esperanto-traduko.
|
Fontoj
greke Landoj kaj lingvoj de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert greke la kongresa biblioteko (Library of Congress)
Eksteraj ligiloj
greke http://www.loc.gov/standards/iso639-2/ -- ISO 639-2 ĉefpaĝo greke http://www.loc.gov/standards/iso639-2/normtext.html greke http://www.loc.gov/standards/iso639-2/codechanges.html -- ISO 639-2/RA ŝanĝa anonco.