IS (planlingva projekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

IS, Interlinguaa SystematicaInterlingua Sistematica estas naturalisma projekto de internacia planlingvo proponita en 1922 de kataluno Josep Rossello-Ordines. Ĝi estas bazita sur la kataluna lingvo kun vortprovizo de la latina lingvo.

Preskaŭ la tuta graveco de tiu projekto estas kritiko farita de Edgar von Wahl en Cosmoglotta no. 39, Marte 1927, p. 27.

Unuaj versoj de patro nia: Patre nostre qui es in celes, ut tue nomin esse sanctificato, ut tue regne adven, ut tue voluntate fi in terre sicut in cel.