ITER

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ITER estas internacia kunlabora projekto, kiu celas montri la sciencan kaj teknikan fareblon de nuklea kunfandiĝo (fuzio) kiel energifonto. Ĝi baziĝas sur la tokamaka principo (enfermo en magnetaj kampoj, t. n. "magneta botelo"). La nomo de la projekto origine estis akronimo de Internacia Termonuklea Eksperimenta Reaktoro, sed oni decidis ne plu uzi tiun plenan nomon, ĉar ĝi povas memorigi je atombombo.

La nunaj partneroj de la ITER-projekto estas Eŭropa Unio, Japanio, Kanado, Usono kaj Rusio. Usono, kiu unuflanke sin retiris de la projekto en 1998, re-aliĝis al ĝi en 2003. Ankaŭ Ĉinio partneriĝis en la jaro 2003.

Pluraj landoj proponis sidejon por la ITER: Francio, Hispanio, Kanado kaj Japanio. Post for-elekta proceduro nur postrestis du eblaj ejoj: Cadarache en Francio kaj Rokkasho-mura en Japanio. Eŭropo kaj Japanio dumlonge ne interkonsentis, kie oni ekkonstruu la ITER-ejon. Ambaŭ landoj estis subtenataj de same multaj partneroj. En junio 2005 finfine oni decidis ekkonstrui la reaktoron en Cadarache.

Laŭ ĝiaj elpensintoj, ITER devontus finiĝi en 2018, kun malfruo de du jaroj laŭ antaŭpensita kalendaro[1]. La buĝeto, unue estimata je 10 miliardoj da eŭroj (50% por konstruado kaj 50% por ekspluatado), hazardas pliiĝi je 3 miliardoj[2]. La 17-an de junio 2009, BBC asertis ke la kosto de la projekto duobliĝis rilate al la unue estimata buĝeto, ĝis 16 miliardoj da dolaroj, tio kio povus emigi la respondeculoj al malpliigo de la projekto[3].


Teknikaj malfacilecoj[redakti | redakti fonton]

Rapidaj neŭtronoj[redakti | redakti fonton]

Pierre-Gilles de Gennes asertas, ke la ŝanĝo de skalo inter la nunaj prototipoj kaj ITER ne estas superregata kaj ke oni havas neniun pruvon pri ke ĝi povos provizi energion: Konante sufiĉe bone la superkonduktivajn metalojn, mi scias, ke ili estas ege rompiĝemaj. Dume, kreo de bobenaĵoj superkonduktivaj, uzataj por ĉirkaŭbari plasmon, suferantaj de fluoj de rapidaj neŭtronoj similaj kun H-bombo, kapablaj rezisti dum la tuta vivo de tia reaktoro (inter dek kaj dudek jaroj), ŝajnas al mi freneza [4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nesciindaĵo[redakti | redakti fonton]

En la latina lingvo la vorto iter signifas "vojo" aŭ "itinero".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Timeline, www.iter.org. Ĝisdatigo: komuniko de konsilantaro de ITER, 17-a - 18-a de junio 2008 : http://www.iter.org/PR_18.06.08_FR.pdf
  2. « ITER: le coût de la fusion nucléaire explose », Le Temps (Suisse), 13-a de oktobro 2008
  3. Redakcio (junio 2009). "Fusion falters under soaring costs", gazeto : {{{gazeto}}} (angle). BBC News. Alirita la 18-an de junio 2009.
  4. intervjuo publikigita en la ĵurnalo Les Échos de la 12-a de januaro 2006, interalie kopiita ĉi tie

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]