Internacia Unio por la Konservo de Naturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el IUKN)
Internacia Unio por la Konservo de Naturo
Union internationale pour la conservation de la nature
emblemo
internacia ne-registara organizaĵo • akademia eldonejo
Komenco 5-a de oktobro 1948 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Gland VD
Situo Gland VD
Filioj Large Carnivore Initiative for Europe vd
Posedatoj World Commission on Protected Areas vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo internacia organizaĵo
vdr

La Internacia Unio por la Konservo de Naturo (angle International Union for the Conservation of Nature and Natural Resources (IUCN), france Union internationale pour la conservation de la nature) estas internacia organizaĵo dediĉita al la protekto kaj konservo de la besta, planta kaj funga diverseco de la mondo.

Fondita dum la jaro 1948 en Fontainebleau, Francio, la centra oficejo nun troviĝas borde de la Lemana Lago en Gland, Svislando. La unio arigas 83 ŝtatojn, 108 registarajn kaj 766 neregistarajn organizaĵojn, el kiuj multaj membras en entute 81 fakaj internaciaj asocioj, kiuj same membras. Krome proksime kunlaboras pli ol 10.000 ekspertoj kaj sciencistoj el pli-malpli ĉiuj ŝtatoj de la mondo.

La plej konata ago de la unio estas ĉiun duan jaron eldoni libron kun la titolo Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, kiu listigas la biologiajn speciojn plej endanĝerigitaj de formorto kaj grupigas la konservan statuson de ĉiuj biologiaj specioj de la mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]