Iain Banks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iain Banks
Persona informo
Iain Banks
Naskonomo Iain Banks
Naskiĝo 16-an de februaro 1954 (1954-02-16)
en Dunfermline
Morto 9-an de junio 2013 (2013-06-09) (59-jaraĝa)
en Kirkcaldy
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per galvezika kancero vd
Religio ateismo vd
Etno skotoj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater University of Stirling vd
Profesio
Alia nomo Iain M. Banks vd
Okupo sciencfikcia verkisto • romanisto • verkistofilozofo vd
Aktiva dum 1984– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Banks subskribanta librojn ĉe 63a Monda Konvencio pri Sciencofikcio en Glasgovo, Aŭgusto de 2005

Iain BANKS (16a de februaro 19549a de junio 2013) estis skota aŭtoro. Li verkis ĝeneralan fikcion laŭ la nomo Iain Banks, kaj scienco-fikcio kiel Iain M. Banks, inkludante la komencan literon de lia adoptita meza nomo Menzies, (ˈ|m|ɪ|ŋ|ɨ|z aŭ "ming-iz"). Li studis anglan, filozofion, kaj psikologion en la Universitato de Stirling, kie li poste estos doktoro "honoris causa". Li veturis tra Exuropo kaj dediĉis sin al diversaj metioj, nome konstruisto, laboristo por IBM, por advokatejo ktp.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Sekve de la publikigo kaj sukceso de The Wasp Factory (la vespa faktorio, 1984), Banks ekdediĉis sin al verkado. Tiu verko temas pri adoleska serimurdisto, kiu loĝas kun sia patro en kabano ĉe la skota marbordo.[1] Lia venonta verko Walking on Glass montris la unuan fojon du karakterajn trajtojn de lia verkaro: nome intereso por scienca fikcio kaj uzado de historiaj fadenoj ŝajne nerilataj, kiuj fine kaj surprize interplektiĝas.[2] Lia unua scienco-fikcia libro, nome Consider Phlebas, estis publikigita en 1987, kio faris la komencon de la populara serio The Culture. Kulturo estas utopia societo liberecana de bonvolemaj maŝinoj kiuj veturas tra la spaco.[3]

Liaj libroj estis adaptitaj al teatro, radio kaj televido. En 2008, The Times nomis Banks en sia listo de "La 50 plej grandaj britaj verkistoj ekde 1945". Aprile de 2013, Banks anoncis, ke li havas neoperacieblan kanceron kaj plej verŝajne li ne vivos pli ol unu jaro.[4] Fakte li mortis la 9an de junio 2013.[5]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fikcio kiel Iain Banks[redakti | redakti fonton]

Scienc-fikcio kiel Iain M. Banks[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

La serio Culture[redakti | redakti fonton]
Aliaj romanoj[redakti | redakti fonton]

Novelaj kolektoj[redakti | redakti fonton]

  • The State of the Art (1991) ISBN 0-929480-06-6
  • The Spheres (Birmingham Science Fiction Group, 2010)

Ne-fikcio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Iain Banks, maestro de la ficción y el humor gótico", J.A., El País, Madrido, 18a de junio de 2013, paĝo 45.
  2. El País, op. cit.
  3. El País, same.
  4. "A personal statement from Iain Banks". Iain M Banks. 3an de aprilo 2013. Konsultita la 6an Aprilo 2013.
  5. "Author Iain Banks dies", BBC News Online, 9a de Junio 2013.