Iama Doganejo "Na Výtoni"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Iama Doganejo "Na Výtoni"
Situo
vdr

La Iama Doganejo "Na výtoni" estas historia konstruaĵo de la centra kvartalo Nova Urbo de Prago. La estinta flosista domo, konstruita ĉirkaŭ 1500, en la jaro 1908 estis restaŭrita kiel la lasta memorigo pri la malaperinta kvartalo "Podskalí", kiu estis tie ekde la romanika epoko. Okaze de la fondo de la Nova Urbo tiu kvartalo, simile kiel la aliaj sur ĝia teritorio troviĝintaj loĝlokoj, estis enkadrita malantaŭ la Nov-urbaj muroj.