Ian Anderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kun Jethro Tull en la stadiono Maple Leaf Gardens de Toronto. 24-a de marto de 1977. Foto: Jean-Luc.
Kun Jethro Tull en la Hammersmith Odeon de Londono. Marto de 1978.

Ian Scott Anderson, MBE (naskiĝinta la 10-a de aŭgusto de 1947 en Dunfermline, Fife, Skotlando) kantisto, komponisto, flutisto kaj gitaristo skotan, estro de la rokgrupo Jethro Tull.

Kiel flutisto, Anderson estis memlernanto kaj ties stilo estis inspirata de la ankaŭ flutisto Roland Kirk. Elstaris liaj solooj en "My God" (Aqualung), Bursting Out kaj "Bouree" (Stand Up). La listo de instrumentoj kiujn li ludis kun sia grupo estas ampleksa: nome fluto, gitaroj kaj akustikaj kaj elektraj, basgitaro, saksofono, Hammond-orgeno, drumo, klavaro, trombono, skota sakfluto, granda vario de stanfajfiloj (flutetoj) kaj violono.

Kiel komponisto, Anderson karakteras pro (ofte cinikaj) kantoj pri Dio, kristanismo, Kristnasko kaj solstico vintra, ĉefe ĉe la albumoj de sia grupo, Jethro Tull, nome Aqualung kaj The Jethro Tull Christmas Album.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tour tra Ameriko de 2007.
Tour tra Ameriko de 2007.

Li estis la plej juna el tri fratoj. Lia patro ŝatis muzikon kaj la juna Ian Anderson profitis el lia diskaro kaj la apero de febro por rok-muziko. Lia vivo estis ligita al Edinburgo, sed poste la familio translokiĝis al nordokcidenta Anglio. Li laboris kiel vendisto en granda vendejo, kie li profitis por legi muzikajn gazetojn, kiuj kuraĝigis lin formi grupon. En 1963 li formis The Blades kun siaj studkolegoj Barriemore Barlow (drumoj), John Evan (klavaro), Jeffrey Hammond (basgitaro) kaj Michael Stephens (gitaro). Ĝi estis grupo de soul kaj blues kun Anderson por voĉo kaj harmoniko.

Anderson abandonis sian intencon ludi elektran gitaron, ŝajne ĉar li sentis sin neniam estonta "tiom bonkvalita kiel Eric Clapton". Kiel li mem asertis en la enkonduko al la filmeto "Live at the Isle of Wight", li ŝanĝis sian elektran gitaron por fluto kiun, post kelkaj semajnoj de praktiko, kli trovis, ke li povis ludi sufiĉe bone laŭ stilo de rock-and-blues. Laŭ la skizaj notoj por la unua albumo de Tull, "This Was", li estis ludante fluton nur kelkajn monatojn kiam oni registris la albumon. Lia gitara praktiko ĉiukaze utilis, ĉar li pluludis akustikan gitaron, uzante ĝin kiel melodiilo same kiel ritma instrumento. Dum lia kariero progresis, li aldonis sopransaksofonon, mandolinon, klavarojn kaj aliajn instrumentojn al sia ilaro.

Lia fama sinteno ludi stare sur ununura kruro estas hazarda: li estis ludinta stare sur ununura kruro la harmonikon por povi alteni per la alia la piedtenilon de la mikrofono kaj ĵurnalisto priskribis lin erare kiel la flutisto kiu ludis stare sur ununura kruro en la Marquee londona. Li decidis profiti tiun famon, kvankam post ia malfacileco dekomence. Poste surprizis lin la vido de bildoj de diversaj famuloj ludantaj fluton stare sur ununura kruro kiaj ekzemple Krishna kaj Kokopelli.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kvankam li aperis kaj ludis per soloj kaj kun aliaj kantistoj kaj muzikistoj, lia famo prezentis lin ene de la grupo Jethro Tull. Por tia agado, li iom teatrumis dum la ludadoj kaj tiele li inspiriĝis el la angla folkloro kaj ankaŭ aperis kiel kosmonaŭto, pirato aŭ senhejmulo, krom kiel klasika mezepoka menestrelo, angla ŝildisto aŭ skota kamparano.

Li eksperimentis per persona stilo fluta, memlernante, eksperimente per trenitaj notoj (Flirtlangado), per flutoj el bambuo ktp. Lia emo al teknikoj kondukis lin agadi ne nur kiel kantisto kaj muzikisto, sed ankaŭ kiel soninĝeniero kaj produktoro.

La stilo de lia muziko miksas folk, ĵazon, bluzon, rokon kaj popon. Liaj vortumadoj estas ofte komplikaj, plenaj je langotordiloj, akraj kritikoj pri la socio kaj la religio, aŭ alegorioj al fantazio aŭ al la vivo kamparana aŭ mezepoka.

En 1993 Ian Anderson produktoris kaj partoprenis en la albumo de Yes titolita Symphonic Of Yes Music, disko ege sukcesa por tiu grupo, kun diversaj aranĝoj orkestraj de markata stilo progresiva. En tiu disko kunlaboris ankaŭ la klavaristoj David Palmer (eksmembro de Jethro Tull), Julian Colbeck kaj Alan Parson, kaj la basgitaristo Tim Harries, kun la The London Symphonic Orchestra kaj The English Chamber Orchestra.

Negocoj kaj aliaj aktivadoj[redakti | redakti fonton]

Ian Anderson ludante kun Jethro Tull, 1973

Ian Anderson posedas 43 farmojn de salmobredado, multaj el ili en Ĉilio kaj eĉ unu insulon, sed fine de la 1990-aj jaroj vendis parton de siaj negocoj. Li neniam havis ŝoforpermesilon. Suferis trombozon dum flugo per mallarĝspaca aviadilo kaj de tiam agadis kontraŭ la troespluatado de flugkompanioj. Li ankaŭ suferis pro gorĝopeno kaj tiele malpermesas fumadon dum siaj koncertoj ĉefe en fermitaj koncertejoj. Li kunlaboras kun asocioj por defendo de bestoj, ĉefe de katoj.

En 2007 la reĝino Elizabeto donis al li la Ordenon de Brita imperio (OBE) (Officer of the British Empire).[1]

Familio[redakti | redakti fonton]

El 1970 al 1974 estis edzo de Jennie Franks, fotisto kies verko pri senhejmuloj de la stratoj de Londono influis grandmaniere sur la temaro de la disko Aqualung, ĝis la grado ke ĝi aperas kiel kunaŭtorino de la ĉefa temo.

En 1976 li geedziĝis al Shona Learoyd. Ŝi estis studinta baleton dum 10 jaroj kaj Ian konis ŝin en la presoficejo de Chrysalis Records. Poste ŝi implikiĝos en la specialaj efikoj de la grupo koncerte. Ili setligis sian rezidejon en farmo de la 16a jarcento en la graflando de Buckinghamshire, Anglio. Aktuale ili loĝas en Wiltshire, kaj havas du gefilojn: nome James Anderson, ankaŭ muzikisto kaj, kiu loboras en la industrio kina kaj estas edzino de la aktoro Andrew Lincoln.

Diskaro kiel soloisto[redakti | redakti fonton]

  • Walk Into Light (1983)
  • Divinities: Twelve Dances With God (1995)
  • The Secret Language Of Birds (2000)
  • Rupi's Dance (2003)
  • Ian Anderson Plays The Orchestral Jethro Tull (2 KD kaj DVD) (2005) (Vidu filmetojn)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Vanguardia kaj Muzik News.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jordi Bianciotto, "El eterno juglar. Ian Anderson", El Dominical nº 242 (revista semanal), Ediciones Primera Plana, Barcelona, paĝoj 30-32.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]