Ian Khama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ian Khama

Seretse Ian Khama, (naskita en februaro 1953[1] estas la nuna prezidanto de Bocvano. Li estis vicprezidanto ekde la 13a de julio 1998. Post la retiriĝo de la antaŭ prezidanto Festus Mogae je la 1a de aprilo 2008 Ian Khama fariĝis prezidanto [2].

Seretse Ian Khama kiel unue naskita filo de Sir Seretse Khama, la patro de la sendependeco de Bocvano kaj unua politika gvidanto de la lando post la sendependeco kaj lia edzino Ruth Williams Khama, ankaŭ estas la ĉefo de la tribo de la Bamangvatoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 16a de decembro 1997 Ian Khama estis ĉefo de la bocvana armeo. Li retiriĝis kaj fariĝis je la 1a de aprilo 1998 vicprezidanto. Khama en tiu momento ne estis membro de la nacia asambleo (la bocvana parlamento) kaj pro tio ne tuj povis enoficiĝi. Komence de julio 1998 li fariĝis parlamentano, ĉar li gajnis ĉe balotoj en la balota distrikto Nord-Serowe. Khama ricevis 2986 voĉoj kaj la kontraŭkandidato nur ricevis 86 voĉojn [3].

Post la venko de la reganta Botswana Democratic Party (BDP) ĉe la parlamentaj balotoj en Bocvano 1999 Khama restis vicprezidanto. Mogae jam dum iom da tempo parolis pri sia retiriĝo [4] li donis sian postenon je la 1a de aprilo 2008 al Khama. Ĉe la enoficiĝo Khama promesis kontinuecon rilate al la registara politiko de Bocvano kaj samtempe emfazis sian ŝaton al la demokratio. La venontaj balotoj oni planas por la jaro 2009.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Laŭ la tradicio, Khama naskiĝis por regi Bocvanon", Sapa-AFP (Pretoria News) angle 1. April 2008.
  2. http://www.jeuneafrique.com/jeune_afrique/article_depeche.asp?art_cle=AFP41658retraadisel0 "La prezidanto Festus Mogae lasas la povon (france), Jeune Afrique, 1 avril 2008 (la ligilo ne funkcias)
  3. "Botswana: Ian Khama venkas ĉe post-balotoj kaj pro tio povas fariĝi vicprezidanto", SAPA news agency (via nl.newsbank.com), 6. Juli 1998. angle
  4. „Mogae volas retiriĝi“, AFP (IOL), 15. Juli 2007 angle.