Iannis Xenakis

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Iannis Xenakis en 1975
Iannis Xenakis en lia studio en Parizo, ĉirkaŭ 1970 (foto de Michèle Daniel)
La Nacia Teknika Universitato de Ateno, kie Zenakis studis arkitekturon kaj inĝenieradon

Iannis XENAKISJanis ZENAKIS (en la greka alfabeto: Ιάννης Ξενάκης; naskiĝis la 29-an de majo 1922 en Brăila, Rumanio; mortis la 4-an de februaro 2001 en Parizo) estis grekdevena komponisto kaj arkitekto, kiu plejparte vivis en Francio, kaj maĵora kontribuanto al muzika modernismo. La muzikon de Xenakis forte stampis lia intereso pri matematikaj kaj akustikaj regularoj. El hazardaj (stokastikaj) fenomenoj kiaj pluvo, homamaso aŭ abelaro li evoluigis ekde 1954 propran muzikstilon, la stokastan muzikon. Krome Xenakis provis realigi en siaj komponaĵoj procedojn kaj ekkonojn de la ludoteorio, aroteorio kaj la nombroteorio.

En 1997 li ricevis la Kyoto-Premion, en 1999 la Polar-Music-Premion, neoficiale rigardatan kiel Nobelpremio pri muziko.

[redakti] Literaturo

  • Iannis Xenakis, Formalized Music. Thought and Mathematics in Music (Musique formelles, 1963), Hillsdale-New York 1992, ISBN 1-57647-079-2.

[redakti] Ligoj eksteren

Ekstera ligilo  Literaturo de kaj pri Iannis Xenakis en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj