Ibadano
El Vikipedio
Ibadano estas sideja urbo de Niĝerio.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- 07°23′47″N 03°55′00″O / 7.39639°N, 3.916667°OKoordinatoj: 07°23′47″N 03°55′00″O / 7.39639°N, 3.916667°O
- Areo: 3080 km²
- Supermara alteco: 150-275 m, averaĝe 239 m
- Loĝantaro: 2 550 600 en 2006
- Horzono: UTC +1
Situo [redakti]
Ibadano situas inter arbaro kaj savano ĉe renkontiĝo de aŭtovojoj A1 kaj A5. La landlimo troviĝas je 120 km-oj.
Historio [redakti]
La urbo fondiĝis en 1829 kaj evoluis, kiel komerca centro. En 1853 la unuaj eŭropanoj jam loĝis tie. La britoj okupis la regionon en 1893 kaj ili evoluigis ankaŭ Ibadanon. Universitato ekfunkciis en 1948.
Klimato [redakti]
Ibadan havas tropikan klimaton, havanta sekan kaj pluvan sezonojn. Pluvas precipe de marto tra oktobro. Jare pluvas pli, ol 1100 mm. La temperaturo varias inter 10-40 °C.
Trafiko [redakti]
Ibadano havas flughavenon kaj stacidomon. Enurbe taksioj kaj iom da aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj [redakti]
- muzeo, kiu ekspozicias plurajn rimarkindajn antaŭhistoriajn bronzajn dekoltaĵojn kaj statuojn
- biblioteko
- bestoĝardeno
- botanika ĝardeno
- Memoro-Turo
- Cocoa House estas la unua nubskrapulo en Afriko
- urbodomo
Vidu ankaŭ [redakti]
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
- Listo de milionurboj
|
||||||
