Iberamerikaj Pintkunvenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Iberamerika Pintkunveno, en Santiago de Chile, 2007
Gvidantoj de la Iberamerika Pintkunveno en San-Salvadoro, 2008

La Iberamerikaj Pintkunvenoj de Ŝtatestroj kaj Registaro hispane Cumbres Iberoamericanas de Jefes de Estado y de Gobierno kaj portugale Cimeira Ibero-Americana de Chefes de Estado e de Governo , estas la ĉiujaraj kunvenoj de la ŝtatestroj kaj registaroj de la 22 landoj kiuj partoprenas ilin plenrajte: Andoro, Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Kubo, Ĉilio, Ekvadoro, Salvadoro, Hispanio, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Portugalio, Domingo, Urugvajo kaj Venezuelo.

Membroŝtatoj kaj estontaj malfermoj

La pintkunvenoj komenciĝis en 1991 en Gvadalaharo (Meksiko), kun la partopreno de preskaŭ ĉiuj nunaj membroŝtatoj. En 2001 aliĝis Puerto-Riko, tra la Ŝtatsekretario. De tiam Puerto-Riko partoprenis la pintkunvenojn plurfoje sed ne kiel plenrajta membro sed kiel aliĝita lando. Tio ŝuldiĝas al la statuso Libera Aliĝita Ŝtato, kiu malpermesas al ĝi la partoprenon de internaciaj forumoj kiel sendependa lando. Tial, ĝi partoprenas nur tra la Ŝtatestro aŭ la Ŝtatsekretario.

En 2004 aliĝis Andoro, ĉi-kaze plenrajta membro, igante ĝin la unua lando kiu plenrajte aliĝas ekde la ekiĝo de la pintkunvenoj en 1991.

En 2009 aliĝis Filipinoj kaj Ekvatora Gvineo, kiel aliĝitaj membroj. Ambaŭ landoj petis la aniĝon en 2001.

Ekzistas aliaj tri landoj kiuj petis la partoprenon en la pintkunvenoj sed ankoraŭ ne ĉeestis: Orienta Timoro petis ĝin dum la Iberamerika Pintkunveno en 2001, Haitio en 2004 kaj Belizo en 2005. Ĝis la nuntempo, ilia ĉeesto ne konkretiĝis.

En la komenco, por la ĉeesto en la pintkunvenoj, la landoj devis agnoski kiel oficiala lingvo la hispanan aŭ la portugalan. Laŭ tiu ĉi kriterio, ankaŭ aliaj landoj povus esti permesitaj en la pintkunvenoj: Mozambiko, Angolo, Gvineo Bisaŭa , Verda Kabo kaj Sao-Tomeo kaj Principeo, kaj la ĉina regiono Makao, ĉar ili ĉiuj agnoskas la portugalan kiel oficiala lingvo.

Poste estis permesataj la landoj kie la hispana kaj la portugala estu gravaj lingvoj, eĉ se ili ne estas oficialaj. Ĉi-kaze la lando devus akcepti la iberamerikan kulturon. La unua el tiuj landoj estis Andoro en 2004, kie la plimulto de la loĝantaro parolas la hispanan eĉ se la sola oficiala lingvo estas la kataluna. La ebleco ampleksigi la nombron de aliĝitoj al la pintkunvenoj de landoj kie la hispana au portugala ne estas oficiala estis agnoskata dum la 15-a Iberamerika Pintkunveno, kiam oni esploris la aliĝon de Belizo. En 2009, per la partopreno de Filipinoj kiel aliĝita membro, malfermiĝis nova ebleco: akcepti landojn kiel la hispana kaj la portugala nek estas oficialaj nek estas majoritataj. Laŭ tiu ĉi ekzemplo eblus la aliĝon de aliaj landoj kun gravaj hispan- kaj portugallingvaj minoritatoj, tiaj kiaj Arubo, Bahamoj, Kajman-insuloj, Falklandoj, Usonaj Virgulininsuloj, Turkoj kaj Kajkoj (ĉiuj ili kun pli ol 10% de hispanparolantoj), Trinidado kaj Tobago (kie la hispana havas specialan statuson kaj ĝi fariĝos oficiala tie en 2020), Gvamo kaj Nord-Marianoj (antikvaj hispanaj kolonioj kie la hispana estas parolata de minoritatoj), Haitio (kie la hispana havas signifan komunumon), Okcidenta Saharo (iama hispana kolonio, kie la hispana estas studata kiel kunoficiala en la regiono kontrolata de la Araba Sahara Demokratia Respubliko) aŭ Maroko (parto de ĝia teritorio antaŭ estis hispana posedaĵo konata kiel Hispana Protektorato de Maroko, kie la hispana estas parolata norde kaj en la suda marbordo de la lando.