Iberia blua pigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Iberia blua pigo
Iberia blua pigo
Iberia blua pigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Paseroformaj
Familio: Korvedoj
Genro: Cyanopica
Bonaparte, 1850
Specio: Cyanopica cooki

Bonaparte, 1850

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Iberia blua pigo estas speco de flugilblua aŭ blueca pigo (Cyanopica cooki). Temas pri interesa specio iom simila al genro de pigo, tre konata en plej sudokcidenta Eŭropo kiel aparta specio for de simila samspeciano Orientazia blua pigo (Cyanopica cyanus) en orienta Azio, sed forestas similaĵo inter la du regionoj.

Fakte, ĵusaj prigenaj analizoj montris, ke temas pri du specioj apartigitaj: unu en sudokcidenta Eŭropo, Cyanopica cooki (sudokcidenta Hispanio, suda Portugalio); unu en Orientazio, Cyanopica cyanus (Ĉinio, Koreio, Japanio). Estas nur tiuj du specioj en la genro Cyanopica. La Iberia blua pigo estas monotipa, tio estas ne estas agnoskitaj subspecioj, konsiderante la malgrandan teritorion.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Paro da bluaj pigoj en arbaro de Cáceres.

Tiu birdo (34–36 cm longa kaj 65–76 g peza)[1] estas ĉefe brungriza (iom pli hela en malsupraj partoj) kaj havas brilbluajn longan voston kaj flugilojn. Ĝia kapo estas nigra kaj kolo kaj gorĝo blankaj. La griza koloro estas simila al tiu de la garolo, same longa je 34 cm sed la blua pigo estas pli malgranda kaj diferenciĝas per pli da bluo ĉefe ĉe la vosto, kiu estas pli longa ol tiu de la garolo. La pigo estas pli granda kaj longa ol la blua pigo kaj ĉefe de malproksime ĝiaj koloroj estas nur nigra kaj blanka kun pli da nigro ĉe la kapo kaj ŝultroj. La beko kaj kruroj estas nigraj, dum la okuloj estas malhelbrunaj kun fajna nigreca ĉirkaŭokulo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Iberia blua pigo nestumas en malfermaj arbaroj (pinoj, anzinoj, ktp.), ĉefe se proksime de kulturitaj kampoj aŭ fruktoĝardenoj. Ili konstruas nur po unu neston en ĉiu arbo kaj ne pli proksime de ĉirkaŭ 50 m de aliaj nestoj. Malgraŭ ĝia eta zono de loĝado tiuj birdoj estas pli malpli fidemaj je homoj kaj nur kiam oni tro alproksimiĝas ili forflugas, kutime pogrupe de kelkaj familioj (ĉirkaŭ 20 aŭ 30 ekzempleroj).

Dum alarmo ili forflugas kriante skandale ian kruiiiii. Sed eĉ kiam nenio endanĝerigas ilin ankaŭ tiam ili brueme krias, ekzemple kiam oni kverelas pro la teritorio kontraŭ aliaj birdoj, kiam oni manĝigas la idaron,...

Kiel pigoj, ili manĝas preskaŭ ĉion, tio estas: semoj, grajnoj, etaj fruktoj, beroj, insektoj, vermoj, etaj vertebruloj, ovoj kaj eĉ dehomaj rubaĵoj.

Organizita reproduktado[redakti | redakti fonton]

En Sierra Morena.

La ino demetas ĉe la fino de marto aŭ komenco de aprilo 6 aŭ 8 ovojn, po unu ĉiun tagon kaj kovas ilin dum 14 aŭ 15 tagoj. Do, eblas tiu tioma diferenco de 8 tagoj inter la plej aĝa kaj la malplej aĝa de la idoj. Ofte, se ne estas fruktodona sezono, la gepatroj forpelas kelkajn idojn el la nesto. Krome la demetado de ovoj (pounutaga) ne komencas ĝis kiam la vintraj pluvoj ne finiĝas; tio unue okazas en malaltaj teritorioj kaj poste en plialtaj medioj (po 1 tagon ĉiu 25 altaj mj). Ĉi ĉio kaj la kunlabora reproduktado permesas kvazaŭ racie sukcesan multobligadon kaj konservadon de la specio, malgraŭ la neeviteblaj perdoj pro formanĝado fare de aliaj bestoj.

Tio antaŭe dirita pruvas, ke bluaj pigoj estas organizita bestaro. Alia pruvo estas, ke kvankam iliaj nestoj estas tiom parazititaj de la tufkukolo kiom tiuj de la komuna pigo, tiu lasta ne facile rekonas tiun parazitadon dum la blua pigo pli facile rekonas la fi-ovodemetadon kaj forĵetas grandan parton de tiuj alies ovoj.

Ne nur la gepatroj manĝigas la idaron, ankaŭ helpantoj kunlaboras ĉu pli aĝaj gefratoj ĉu malsukcesaj eksgepatroj, ĉefe dum malbonveteraj sezonoj. Tio kompreneble rezultas en pli da manĝo kaj pli da ebloj survivi por la idaro. Oni povas supozi ke tiele la gepatroj povas ne tiom peni kaj ripozi sed male ĵusaj studoj en Badajoz, Hispanio, montris, ke kaze de kooperativa reproduktado la gepatroj laboras plie (almenaŭ je 20 %), ĉar se antaŭvideblas sukceso, ankaŭ la gepatroj plie penas por sukcesigi la tutan idaron. Dume se ne estas helpantoj, okazas ĉirkaŭ 80 % da perdoj, laŭ la sama studo, ĉefe pro rabado.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej interesaj informaĵoj pri tiu birdo (nome ambaŭ frataj specioj) temas pri ĝia tutmonda lokiĝo. Fakte ili loĝas en du tre apartaj zonoj: unu orienta (Ĉinio, Koreio, Japanio kaj ĝis Mongolio) kaj alia okcidenta (sudokcidento de la Iberia Duoninsulo).

Tiuj tiom disigitaj populacioj polemikigis sciencistojn. Kelkaj asertis, ke temas pri portugalaj maristoj kiuj povis alporti ekzemplerojn el Ĉinio komence de la 16a jarcento. Aliaj male pristudis du ekdeĉiamajn disajn grupojn. La azia grupo estus iome diferenca, tiuj birdoj estus iome pli grandaj kaj havas etajn blankajn makulojn ĉe la vostopintoj.

Du specioj[redakti | redakti fonton]

La partianoj de du malsimilaj grupoj pravis. Tiujn etajn diferencojn malfacile kialigus disigo dum nur 5 jarcentoj. DNA analizoj pravigis, ke temas pri du disigendaj specioj. Krome al la jam konitaj ĉinaj fosilioj aldoniĝis je la fino de la 20a jarcento la malkovro de fosilioj de blua pigo trovita en Ĝibraltaro (sude de la Iberia Duoninsulo) oldaj je pli ol 440 jarcentoj!

La lasta glaciepoko -antaŭ pli ol 100 jarcentoj- estis disiginta la du populaciojn, aŭ pli bone dirite neniigis la mezan populacion, ĉar ĝis tiam temis pri nur unu specio disvastigita ekde okcidenta Eŭropo ĝis orienta Azio. Ekde tiom longe la du grupoj daŭre evoluis kaj iĝis malsimilaj specioj.

La ornitologoj jam decidis, ke la okcidenta grupo -tio estas la Iberia blua pigo- estu nomata Cyanopica cooki, dum la orientazia blua pigo pluhavus la originan nomon en la latina scienca nomo.

Cook[redakti | redakti fonton]

Samuel Edward Cook loĝis kelkajn jarojn en Hispanio, kie verkis Sketches in Spain dum la jaroj 1829-1832 (Londono, 1834), kaj Spain and the Spaniards en 1843, jam laŭ la nomo Widdrington (Londono, 1844). Pri Hispaniaj koniferaj arbaroj, Cook estis la unua kiu priskribis ilin detale kaj science. Fakte en 1831 li kolektis ekzempleron de Blua pigo, kiun li priskribis - tiam konata nur el Orienta Azio - en suda Hispanio, kiu poste ricevis statuson de specio kun la nomo Iberia blua pigo kaj la scienca nomo Cyanopica cooki liahonore.[2]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Handbook of the Birds of the World, vol 12. p. 598.
  2. Eduardo de Juana, "Cook / Widdrington, el marino naturalista que descubrió el rabilargo ibérico", Aves y naturaleza, nº 40, Madrido, 2023, paĝoj 14-17.