Iberoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Dama de Elche (hispane) aŭ Dama d'Elx (katalune, skulptita de la iberoj

La Iberoj estis grupo de triboj respektive popoloj, kiu jam dum antikvaj tempoj loĝis en Iberio, la sudokcidenta duoninsulo de Eŭropo, dum kelka tempo ankaŭ en regionoj ekster ĝi. La Iberoj jam setlis en Iberio, antaŭ ol la hindoeŭropanoj enmigris en Eŭropon.

Historia fonto[redakti | redakti fonton]

La romia historiisto Marcus Terentius Varro (citita de Plinio la pli maljuna) raportis, ke en Hispanio eksetlis sinsekve unue la iberoj, poste la persoj, fenicianoj, keltoj kaj kartaganoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

rekonstruitaj lingvozonoj ĉirkaŭ la jaro 200 a.K.[1].

La fenicianoj ĉirkaŭ la jaro 1100 a.K. starigis sian unuan kolonion sur la ibera duoninsulo (Gadir, Gades, moderne Cádiz, en Esperanto Kadizo). Mallonge poste, do dum la 11-a jarcento, la iberoj unuafoje historie aperis kaj la fenicianoj ekkontaktis kun ili. La iberoj unue vivis en socie fermitaj triboj, regis la prilaboron de metaloj inkluzive de bronzo kaj praktikis agrikulturon. En postaj jaroj la iberoj evoluigas pli kompleksan socion kun urbecaj setlejoj kaj diferencitaj sociaj tavoloj. Ekde la 9-a jarcento a.K. ili havas regulajn komercajn kontaktojn kun la fenicianoj kaj grekoj, kaj inter alie negocis per la en Iberio ofta metalo arĝento. Tiu komerca periodo, kiu daŭris ĝis la 5-a jarcento a.K., estis kulmina periodo de la iberia kulturo. Pri ĝi atestas multaj arkeologiaj trovaĵoj.

Iberia kavaliro de Moixent, en Valencio

Oni diferencigas inter la ligurianoj kaj la faktaj iberoj. La unua grupo de triboj setlis en la oriento de la iberia duoninsulo kaj la sudo de Gaŭlio, kaj la dua grupo de triboj en la sudo kaj okcidento de al duoninsulo.

Eksteraj influoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 5. kaj 4-a jarcento a.K. keltoj forigis la ligurianojn kaj setlis en iliaj antaŭaj regionoj. La kelta kulturo sekve dominis en la nordo kaj okcidento de la duoninsulo, dum la iberoj tenis la sudon sub sia rego. La iberoj en la teritorio de la hodiaŭa ŝtato Hispanio parte tenis sian kulturan identecon kaj parte miskiĝis kun la keltoj - iĝante "keltiberoj". Kaj la iberoj kaj la keltiberoj plu intense komercis kun pluraj aliaj kulturoj de la Mediteranea Maro. Iberaj ceramikaĵoj troviĝis en Francio, en Italio kaj en norda Afriko. La kontaktoj kun la grekaj kolonioj de la okcidenta mediteraneo restis intensaj. Probable la iberoj transprenis kelkajn artajn teknikojn de la grekoj. Oni kredas, ke statuoj kiel la Dama de Elche (hispane) aŭ Dama d'Elx (katalune) kreis fare de iberiaj artistoj kun transkulture altnivela arta eduko.

Dum la tempo de la Punikaj Militoj la iberoj iĝis kunaktoroj de la internacia politiko. Inter la Dua kaj Tria Punika Milito ili dum mallonga tempo estis sub kontrolo de la Kartaganoj. Ambaŭ nacioj provizis militistojn por la armeo de Hanibalo. Post malvenko de Kartago ili estis premitaj de la Romia Imperio kaj finfine konkeriĝis. La sekva transpreno de la romia kulturo signis la finon de memstaraj iberiaj kulturo aŭ politiko.

Post la ekdisfalo de la Romia Imperio la epoko de la iberoj definitive finiĝis per la Vandaloj (406), la Visigotoj (415) kaj fine la Maŭroj (712).

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La iberoj ne estis hindeŭropanoj kaj sekve havis lingvon ne similan al iu el la hindeŭropa lingvaro. Supozoj, ke ili eble etne aŭ lingve parencis al la eŭskoj, ĝis nun montriĝis nepruveblaj. La iberoj konsideriĝas inter la popoloj de Malnoveŭropo.

Iberia fera glavo („falcata“)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolon pri la samtempa kulturo de Tartezo