Ibisa mikterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ibisa mikterio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Genro: Mycteria
Specio: M. ibis
Mycteria ibis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ibisa mikterio, Afrika mikterio, Ibisa cikonio, Flavbeka mikterioFlavbeka cikonio, Mycteria ibis, estas granda vadbirdo de la familio de cikonioj nome Cikoniedoj.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Ibisa mikterio.
Ibisa mikterio, ĉe la Nacia Parko Lago Nakuru, Kenjo

La nomoj ibiso ne multe taŭgas ĉar ne estas rilato al ibisoj, sed tio aperis en la komencaj epokoj de nomigo kaj restas en la latina scienca nomo. La pli komuna nomo flavbeka taŭgas, sed ankaŭ povus taŭgi al la du aziaj specioj de tiu genro kiuj same havas flavajn bekojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en Afriko sude de Saharo kaj en Madagaskaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas mezgranda cikonio. Ties longo estas 97 cm, kun averaĝa korpopezo ĉe maskloj de 2.3 kg dum ĉe inoj de 1.9 kg. Plumaro estas ĉefe rozkolora-blankeca kun nigraj flugiloj kaj vosto; tre flava beko, senpinta kaj kurba ĉe pinte. Nematuruloj estas grizecbrunaj kun senkolora grizecbruna beko, senkolora oranĝeca vizaĝo kaj brunecaj kruroj.

La similaj Griza mikterio kaj Blankakapa mikterio estas aziaj birdospecioj, sed tiu ĉi montras plej kontrastan kolorojn. Nome la beko estas tre flava kaj la nuda vizaĝo estas tre ruĝa, tiuj du partoj ege kontrastas inter si kaj respektive kun la ĝenerala blanka koloro.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas ĉe humidejoj kaj manĝas fiŝojn kaj aliajn akvajn malgrandajn bestojn.

La Ibisa mikterio estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]