Ibn Arabi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ibn Arabi.

Abū Bakr Muhammad Ibn 'Alī Ibn al-'Arabi (arabe أبو بكر محمد بن علي ابن عربي الحطمي) (n. en Murcio, la 28-an de julio 1165 – m. en Damasko, la 16-an de novembro 1240) pli konata kiel Ibn Arabi, Abenarabi kaj Ben Arabi estis sufia mistikulo, filozofo, poeto, vojaĝanto kaj islama saĝulo el Al-Andalus. Liaj gravaj kontribuoj en diversaj fakoj de la islamaj sciencoj donis al li la surnomon Viviganto de la Religio kaj La Plej Doktoro. Probable li estis la plej influa en la historio de islama mistikismo.