Ibn Batuta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibn Batuta

Abu Abdullah Muhammad IBN BATTUTA (naskiĝis la 24-an de februaro 1304 en Tanĝero en Maroko, mortis en 1368 aŭ 1377 en Maroko) estis fama berbera vojaĝisto kaj geografiisto.

Lia familio okupiĝis ekde generacioj pri religiojuro, tiel ankaŭ li iĝis jursciencisto, kadio. Li decidis en aĝo de 21 jaroj plenumi la pilgrimon al Mekko, deviga por ĉiu muslimo. Li atingis Egiption tra Nord-Afriko, kaj en Aleksandrio iu sciencisto instigis lin vojaĝi al foraj landoj.

Li vojaĝis dum tridek jaroj (ĉ. 120.000 km), superante ĉiujn antaŭajn kaj postajn vojaĝantojn. Li atingis Mekkon per karavano el Egiptio tra Sirio. Poste migris al Irako, Persio, poste denove al Mekko, Sud-Arabio, Jemeno. El Jemeno li ŝipis al Somalio, poste al la hodiaŭa tanzania Kilwa. Li reveturis la Omano, kaj vojaĝis tra la markolo de Hormuzo, Barejno al Ĝidda. De tie li volis ŝipi al Hindio, sed ne trovis konvenan ŝipon, do reiris al Egiptio, Sirio, Malgranda Azio. Li ŝipis tra Sinope al la Krimea duoninsulo, poste norden ĝis urbo Bolgar. Li akompanis al Konstantinapolo edzinon de uzbeka ĥano, de kie revenis al Saraj kaj finfine ekiris al Hindio (tra Ĥiva, Buĥaro, Samarkando, Balĥo, Afganistano), kie li alvenis en 1333.

Li agadis dum 8 jaroj en Delhi kiel ĉefjuĝisto. Li ĝuis apogon de la sultano, kiu sendis lin en misio al Ĉinio. Li veturis per ŝipo, dumtempe vizitante la Maldivajn insulojn, la kortegojn de Koromandel- kaj Malabar-bordoj, Cejlonon. Li ankaŭ vizitis Bengalion kaj Asamon.

Li ŝipis de Hindio al la Malajaj insuloj, al Javo, al ĉina haveno Zajtun. Li veturis en Ĉinio norden kaj atingis Pekinon.

Hejmenveturante, li ŝipis tra Sumatro, Kalikuto kaj la Persa golfo al Bagdado (1347), Sirio, kie li travivis la grandan peston de 1348. Li plu vojaĝis al okcidento kaj tra Egiptio alvenis Mekkon, kie li sepafoje pilgrimis. Poste li vojaĝis tra Aleksandrio, Alĝero al Fezo, ĉefurbo de Maroko. Li trairis la markolojn kaj vizitis Andaluzion, Granadon.

Li revenis al Maroko kaj tra la Saharo penetris profunde Afrikon. Li iris de Fezo al Malio (1353), li pensis pri la rivero Niĝero, ke ĝi havas kontakton al Nilo.

Li restis ĉe sultano de Malio ok monatojn, poste pluiris al Timbuktuo, Kaukau, de kie li volis pluveturi al Sudano, rivero Nilo. Tion malebligis letero de la sultano de Fezo, kiu ordonis reveturon. Li realvenis en 1354 al Fezo kaj per tio finiĝis la aventuraj veturoj.

Li ĉie memorigis la viditaĵojn kaj skribnotigis ĝin. Kie eblis al li, li agadis kiel juĝisto, per kio li akiris gravan enspezon. Li veturis sendanĝere kiel aliaj muslimaj vojaĝanoj.

Ibn Battuta komisiis sian skribiston, Ibn Ĝuzaj al-Kalbi, skribnoti liajn rakontojn. Ĉar li perdis la proprajn notojn, li diktis el memoro.

La hodiaŭa teksto estas ne nur produkto de Battuta; la skribisto uzis kelkfoje eĉ aliajn fontojn. Aliloke, eĉ la skribisto ne kuraĝis noti ĉion; pli poste la legantoj apenaŭ aŭ ne kredis partojn de la vojaĝoj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda