Ibn Tufail

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Abu Bakr Muhammad ibn Abd al-Malik ibn Muhammad ibn Tufail al-Qaisi al-Andalusi (بكر محمد بن عبد الملك بن محمد بن طفيل القيسي الأندلسي ), ankaŭ konata kiel Aben Tofail, Abentofail, Ibn TufajlIbn Tufail, naskiĝis en la Almohada Imperio en Uadi-Aŝ, nuna Guadix (provinco Granado, Hispanio, sed laŭ aliaj aŭtoroj li naskiĝis en Purchena aŭ eĉ Tíjola, en la nuna provinco Almerio), ĉ. 1105/1110 kaj forpasis en Marakeŝo en 1185, estis kuracisto, filozofo, matematikisto kaj poeto, samptempulo de Averroes, kaj disĉiplo de Avempace. Li partoprenis la kultura, politikan kaj religian vivon de la kortego de la almohadoj en Granado. La bazo de liaj filozofaj ideoj estas la afero pri la unuiĝo de la homa kompreno kun Dio. Li filozofio baziĝas sur platonismo, sed adaptita al la islama mistiko.

Li verkis ekzemple faman verkon La aŭtodidakta filozofo.