Ibor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibor
rivero
Bazaj informoj
Longeco 60 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Kacereso
vdr

La rivero Ibor estas rivero de la centro de Hispanio, alfluanto de la rivero Taĵo kiu fluas tra la provinco de Cáceres, en Ekstremaduro. Ĝi ekfluas en la sierra de Guadalupe, markas valon per sia nomo, paralele al la Montaro Villuercas en ties plej alta parto. Fluas de sudo al nordo, trapasante la municipojn de Guadalupe, Navalvillar de Ibor, Castañar de Ibor, Fresnedoso de Ibor, Mesas de Ibor kaj Bohonal de Ibor. Spite la fakton ke temas pri mallonga rivero (havas longon de nur 60 km), la rivero Ibor ludis gravan rolon el la Mezepoko, ĉar markis limon inter la Teroj de Talavera (situantaj oriente de la rivero) kaj la Senjorlando de Plasencio (okcidente de Ibor). Tiu rivero, krome, markis la limon inter la provincoj de Toledo kaj Ekstremaduro ĝis 1833, kiam kelkaj toledaj vilaĝoj ekformis parton de la provinco de Cáceres.