Ibran

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ibran estas fikcilingvo kreita de Muke Tever kiel lingvo de fikciaj francaj enmigrintoj al Novjorko en la 17-a jarcento. Ĝi estas kompromiso inter la franca kaj la hispana kun influoj de la angla. La gramatiko estas multe pli simpla ol en tiu de realaj latinidaj lingvoj kaj similetas al tiu de Interlingvao, sed ŝajne senintence.

Specimeno (Patro Nia):

Padre noistr ché dijns les cels stas, sanctifegial sij tu nuém. Vijnģ tu rein. Faet sij tu vontal, dijns les cels cónt sor le tier. Da-nos oy noistr pan cotidian. E remijt-nos noistr diuts, cónt nosautrs anch noistr deutuérs remetiŭ. E ne nos mijt a tentación, meis deliur-nos de maril.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]