Ibresi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ibresi (ĉuvaŝlingve Йĕпреç), — grandvilaĝo (ĝis 2006 — urbotipa vilaĝo), administra centro de la distrikto de Ibresi de Ĉuvaŝa Respubliko. La loĝantaro por la 1a de januaro 2005 egalis al 9,3 mil homoj.

La vilaĝo aperis dank'al konstruo de la fervojo Kazan - Ĥarkivo fine de la 19-a jarcento. Pro la abundeco de arbaroj aperis lignosega fabriko. En la vilaĝo dominas unuetaĝaj lignaj loĝdomoj, sed estas kelkaj pluretaĝaj loĝdomoj kaj administraj konstruaĵoj.

La vilaĝo troviĝas je 40 km fervoje de Kanaŝ kaj je 60 fervojaj km de Alatir. De Ĉeboksari - la ĉefurbo de la Ĉuvaŝio ĝi situas je 114 km per aŭtoŝoseo.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj