Ice Age: The Meltdown
El Vikipedio
Glaciepoko 2: La Senglaciiĝo (angle:Ice Age: The Meltdown), estas usona animacia filmo de la jaro 2006 reĝisorita de Carlos Saldanha.
En "Glaciepoko 2", Manny, la mamuto, Sid, la bradipo, Diego, la smilodonto, kaj la sabrodenta sciuro Skrato revenas. La Glaciepoko baldaŭ finiĝos kaj la bestoj ĝuas en tiu nova senglacia mondo sed ili ne scias pri la okazontaj danĝeroj. Manny timas esti la lasta mamuto kaj resti sola sed li malkovras mamutinon (Elly) al kiu li savos je droniĝo.