Ich bin ein Berliner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memortabulo festante la paroladon de usona prezidanto Kennedy. La plakedo estas fiksita proksime de la antaŭa enirejo de la urbodomo "Rathaus Schönberg", de kie Kennedy faris la paroladon al granda amaso da berlinanoj.
Prezidanto Kennedy faris sian paroladon al amaso da berlinanoj.

Post la ekkonstruo de la Berlina Muro usona prezidento John F. Kennedy en junio 1963 vojaĝis al Berlino kaj faris aklamaciatan paroladon (en la angla lingvo) el la Urbodomo de Schöneberg (Berlino), en kiu li dufoje diris en la germana lingvo "Ich bin ein Berliner." [ɪç bɪn aɪ̯n bɛʁˈliːnɐ] ("Mi estas Berlinano.") La frazo estis aplaŭdegata de la berlinanoj, timigitaj pro la murkonstruado.

Laŭdire Kennedy havis la ideon dum la aviado al Germanio, kiam li pensis pri la antikva romia civitaneco, kiu garantiis privilegiojn en la tuta romia imperio (latine Civis Romanus sum. = Mi estas Romia civitano.). Li petis kunlaboranton formuli analogan frazon en la germana kaj skribi ĝin en (angle) prononcebla formo kaj ricevis slipon kun la vortoj "ish bin ine bear-LEAN-ar".

Jen la kunteksto de la citaĵo:

Citaĵo
 Antaŭ du mil jaroj la plej fiera singloro estis Civis Romanus sum. Hodiaŭ, en mondo de libereco, la plej fiera singloro estas Ich bin ein Berliner ... ĉiuj liberaj homoj, kie ajn ili vivas, estas civitanoj de Berlino, kaj tial, estante libera homo, mi fieras pri la vortoj Ich bin ein Berliner

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]