Iclănzel
El Vikipedio
Iclănzel [iklanzel] (hungare Kisikland [kiŝikland]) estas komunumo en Rumanio okcidente de Târgu Mureș. En 1910 ĝi havis 803 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 estis nur 625 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1501. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (departemento Torda-Aranyos). Apartenas al ĝi Căpuşu de Câmpie, Chisăliţa, După Deal, Fânaţele Căpuşului, Ghidaşteu, Iclandu Mare, Mădărăşeni, Tăblăşeni kaj Valea Iclandului.
Fonto[redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
