Distrikto Ida-Viru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ida-Virumaa)
Saltu al: navigado, serĉo
distrikto Ida-Viru
Ida-Viru maakond
Ida-Virumaa.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Jõhvi
Areo 3 364 km²
Loĝantaro 170 000 (komence de 2008)
Loĝdenso 121 loĝantoj po km²
ISO-kodo EE-44
v  d  r
Information icon.svg

La distrikto Ida-Virudistrikto orienta Viru - estone Ida-Viru maakondIda-Virumaa, historie ankaŭ svede Östra Wierland kaj germane Ost-Wierland - estas unu el dek kvin administraj distriktoj de Estonio, kaj troviĝas en la nordoriento de la ŝtato. Distrikta ĉefurbo estas la urbo Jõhvi, kaj grava loĝloko ankaŭ estas la industria urbo Kohtla-Järve. Komence de la jaro 2008 en la teritorio vivis 170 000 loĝantoj. Granda parto de la industriaj entreprenoj de Estonio situas ĉi-tie, kaj geologie ankaŭ la plejparto de la estonia provizo de ardezo, historie uzata inter alie por tegi tegmentojn, kaj de oleoardezo uzata kiel energiofonto troveblas en la teritorio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas ĉe la suda marbordo de la Finna Golfo de la Balta Maro, kaj limas je la distriktoj Lääne-Viru ("okcidenta Viru") okcidente kaj Jõgeva sudokcidente. Oriente ĝi limas je Rusio, kaj la suda limiĝo estas la granda lago Peipsi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]