Ida (Essen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ida de Essen
Abatino de Essen
Enskriboplato de la Ida-Kruco
Enskriboplato de la Ida-Kruco
Regado proks. 966-971
Antaŭulo Agana
Sekvanto Matilda la 2-a
Persona informo
Naskiĝo ne konata
Morto la 16-an de julio de nekonata jaro
Familio
Dinastio verŝajne Liudolfidoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ida (naskiĝo nekonata; mortis la 16-an de julio de nekonata jaro, eble en 971), estis abatino de la abatinejo Essen en la 10-a jarcento. Ŝi devenis verŝajne el la dinastio de la Liudolfidoj. La precizaj datoj de ŝia regeco estas nekonataj. Ida estas la unua abatino de Essen, al kiu objekto el la katedrala trezoro de Essen estas alordigebla, kaj nomdonanto por la Ida-Kolono en la katedralo de Essen.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La ekziston de Ida kiel abatino de Essen dokumentas la enskribaĵo sur la kruco, kiun ŝi donacis al la abatinejo, same kiel pluraj nekrologaj notoj; naskiĝdato, naskiĝloko, deveno kaj preciza regoperiodo ne estas konataj. Dedukton de la deveno de Ida ebligas sia notiĝo en la nekrologo de Merseburg, kiun historiisto Gerd Althoff ekkonis kiel familia memorlibro de la Liudolfidoj.[1] Ida apartenis, kion montras ankaŭ ŝia nomo (liudolfida oftonomo), al la familio de la Liudolfidoj aŭ estis almenaŭ tiel intime ligita kun ĉi tiu, ke ŝi kiel membro de la familia ligo- kaj paktosistemo estis enprenata en la familian mortmemoron de la Liudolfidoj. La deveno de Ida estus kaŭza por ŝia abatineco, je kio estas negrave, ĉu ŝin elektis la konvencio, kiel la regularo 816 fakte intencis, aŭ ĉu ŝin instalis la profana reganto. Abatino kun intima rilato al la reganta dinastio altigis la renomon de la socio, tiel ke profitis kaj la reganto kaj ankaŭ la abatinejo.

Ida-Kolono[redakti | redakti fonton]

La plej malnova ekipaĵero de la katedralo estas la krucokolono en la ĥorejo, kiu nuntempe portas modernan krucon. Ĝis en la 15-a jarcento ĝi portis krucon tegitan per orumita kuprolado, de kiu ankoraŭ nun la donacintoplato kaj eble pluaj restaĵoj troviĝas en la katedrala trezoro. La enskribo ISTAM CRUCEM (I)DA ABBATISSA FIERI IUSSIT („Ĉi tiun krucon abatino Ida produktigis“) ekkonigas abatinon Ida de Essen, mortintan en 971, kiel komisiinto, oni tamen ankaŭ diskutis, ĉu temas pri la fratino de abatino Teofano de Essen, Ida, abatino de Sankta Maria en la Kapitolo je Kolonjo. La kolono mem verŝajne estas antikva spolio, jen kion oni supozas pro la kanaligita submetaĵo kun atenstila bazo. La kapitelo estas laŭfarita laŭ la antikvo, tamen aparte abunde ornamita. Laŭ la fasonado ĝi estas parenca kun la kapiteloj de la okcidenta galerio, de la kripto, same kiel al tiuj en la Ludgero-Kripto de la abatopreĝejo de Werden kaj en la preĝejo Sankta Lucio en Werden.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Althoff, Adels- und Königsfamilien, p. 293.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Gereon Beuckers: Das ottonische Kreuz vom Kreuzalter der ehemaligen Essener Damenstiftskirche, en: Das Münster am Hellweg, 1994, 24sj.
  • Gold vor Schwarz - Der Essener Domschatz auf Zollverein, eldonita de Birgitta Falk, Katalog zur Ausstellung, Klartext Verlag Essen 2008. ISBN 978-3-8375-0050-9, pj. 56–57.
  • Tobias Nüssel: Überlegungen zu den Essener Äbtissinnen zwischen Wicburg und Mathilde. En: Das Münster am Hellweg, Jahrbuch des Vereins für die Erhaltung des Essener Münsters-Münsterbauverein e.V., Essen 2010, pj. 7-31
  • Alfred Pothmann: Die Äbtissinnen des Essener Stifts. En: Münster am Hellweg, Mitteilungsblatt des Vereins für die Erhaltung des Essener Münsters. Essen 1987, pj. 5–11.
  • Hermann Schnitzler: Nachträge zur spätkarolingischen und frühottonischen Goldschmiedekunst, en: Festschrift für Peter Metz, Berlino 1965
  • Walter Zimmermann: Das Münster zu Essen., Duseldorfo 1956.