Ideala Esperanto-Biblioteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ideala Esperanto-Biblioteko estis libroserio de Esperanto-fako en nederlanda eldonejo Helmond, kiu ĉirkaŭ la jaro 1935 eldonis kvin librojn kun aventuraj temoj tradukitaj el la nederlanda lingvo. Ivo Lapenna en sia Esperanto en Perspektivo en ĉapitro pri la tradukoj el la nederlanda tute prisilentas la serion, eble opiniante la librojn kiĉaj kaj negravaj. Tamen Karolo Piĉ en siaj verkoj esprimas opinion, ke vivanta lingvo bezonas ne nur majstroverkojn, sed ankaŭ popularan facilan beletran legaĵon por ordinaraj homoj. Fakte la libroj de la serio estas sufiĉe streĉa legaĵo, ĉe kiu la leganto ripozas kaj samtempe fiksas sian scion de la internacia lingvo.

Aperis jenaj verkoj:

  1. Blua Sango. Willy Wood. El la nederlanda lingvo trad. Willy van Zoest. - [proks. 1935]. - 187 p.
  2. La Morea-perlo. D. Simson. El la nederlanda lingvo trad. R. Delpasko. - [proks. 1935]. - 222 p.
  3. Irisis. Henri t'Sas. El la nederlanda lingvo trad. P. Ch. M. van de Vijver. - [proks. 1935]. - 194 p.
  4. Sub la Vitra Kupolo. V. L. van Weddingen. El la nederlanda lingvo trad. M. Groels. - [proks. 1935]. - 160 p.
  5. La Radianta Lotuso. J. D. Degreef. El la nederlanda lingvo trad. P. van de Vijver. - [proks. 1935]. - 193 p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]