Idealstato de grundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Idealstata grundo estas grundo kiu atingis sian plej bonan fizikan, kemian kaj biologian staton.“[1]

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Idealstata grundo estas agregaĵoza, humriĉa, bone aerumita, sufiĉe humida kaj facile traradikiĝema. Ĝi havas stabilan kaj elteneman strukturon. Tiu stato estas videbla de fakulo per spadodiagnozo. Kiel fermentanta panpasto idealstata grundo havas multajn etajn kaj mezgrandajn kavojn, la tiel nomataj grundporoj, kiu servas al aerumado kaj konservado de akvo. Kiel spongo tiu grundo povas absorbi post pluvo la akvon kaj konduki ĝin ĝis la engrunda akvohorizonto de la subgrundo.

Tiaj optimala grundstrukturo havas la nomon agregaĵa strukturo. La organismoj, kiuj vivas en la grundo (bakterioj, vermoj, insektoj kaj aliaj malgrandaj aŭ mikroorganismoj), kiuj influas la mikroklimaton de la grundo, bezonas aercirkuladon. La agregaĵa strukturo tial estas antaŭkondiĉo por riĉa organisma popolacio en la grundo. La agregaĵa strukturo de la grundo povas estis damaĝita per maloportuna grundprilaborado, ekzemple plidensigado per pezaj maŝinoj, ofta irado kaj tro forta precipitaĵo.

Por ricevi idealstatan grundon necesas jenon:

  • fizikala: agregaĵa strukturo, ekzemple mezgandaj poroj en la tuta radikozono de la grundo, akvo kaj varmeco
  • kemia: nutrosaloj, mineralaĵoj kaj mikroelementoj, neŭtra pH-valoro
  • biologia: la organismoj de la grundo (edafono)

Celkonformaj paŝoj[redakti | redakti fonton]

La engrundaj organismoj nur povas esti influitaj per fizikaj kaj kemiaj kondiĉoj. Aranĝoj por teni aŭ reakiri la idealstatan grundon celas al tiuj esoj de la grundo. Precipe gravas plibonigi la fizikajn ecojn:

La fizikaj aranĝoj celu al la disponado de akvo kaj aero por la edafono. Mulĉo protektas la supran grundtavolon de sekigado kaj erodado. Krome ekzistas jenaj kemiaj aranĝoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frank Uekötter: Die Wahrheit ist auf dem Feld. Eine Wissengeschichte der deutschen Landwirtschaft. Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2010, S. 316.
  2. Alwin Seifert: Gärtnern, ackern - ohne Gift. Biederstein-Verlag, München 1997.
  3. Der Boden - Lebendige Erde, dreißig Zentimeter, von denen wir leben Abschnitt Gründüngung und Mineralsalzversorgung, Organisation BIOkybernetisches Zentrum Aachen.
    En ĝardeno ankaŭ helpas la ovaj ŝeloj, kiu konsistas ja el kalko (kalcikarbonato)
  4. Das Mulchbuch : Praxis der Bodenbedeckung im Garten / Dettmer Grünefeld, 2010, ISBN 978-3-89566-218-8