Identeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Identeco laŭ fundamento estas plena simileco, sameco inter du personoj, aĵoj, ideoj, ktp. (ReVo).

Laŭ la dua difino, kiu estas pli internacia, identeco estas memeco, personeco (eco de persono, kiu estas vere ne alia ol li asertas esti aŭ ol oni kredas, ke li estas).

Plej ofte oni uzas la vorton difinante grupan identecon[1]. Tiam identeco estas komunaj trajtoj de individuoj apartenantaj al unu homgrupo. Laŭ tiuj trajtoj la apartenantoj rekonas sin reciproke (ĉu iu estas "NIA" aŭ ne) kaj aliaj rekonas ilin kiel "NE-SIAJN". La identecon konsistigas eksteraj videblaj trajtoj (ekzemple raskarakterizoj, vestomaniero, en apartaj kazoj simboloj kiujn la membroj kunportas kiel flagoj, blazonoj, insignoj...) kaj ideologiaj trajtoj (konvinkoj pri valoroj kiujn la propra grupo havas, kredo pri speciala rolo de la grupo en la mondo...) Ĉiu individuo apartenas samtempe al multaj grupoj. Sociologie la plej eta grupo estas nur du personoj (geedzoj, patrino kaj infano, gefratoj, du tre bonaj amikoj... ) kaj pli. Ĉiu apartenas al multaj dupersonaj grupoj, tripersonaj, kvarpersonaj kaj ĉiam pli grandaj: familio, grupo en amatora klubo, vilaĝo, urba kvartalo, lerneja klaso, sporta klubo, regiono, nacio, religio...). Estas du manieroj kiel formiĝas la identeco: a) en malgrandaj grupoj, en kiuj ĉiuj konas sin reciproke, per simpla akiro de konfido. Tia identeco povas ekesti ankaŭ inter homo kaj besto kaj verŝjane ankaŭ inter bestoj mem. b) en grandaj grupoj, kie la homoj ne konas ĉiujn apartenantojn de la grupo, kiel ekz. regiono, nacio, religio ktp la identecon oni akiras per ideologia edukado. Ĉiuj homoj de la sama grupo akiras la saman ideologion pere de eduksistemo (lernejoj, komunaj informmedioj, gepatroj kaj homoj en la ĉirkaŭaĵo). Ĉar ĉiu individuo posedas multajn identecojn, ofte iuj inter ili kolizias kaj kaŭzas gravajn personajn konfliktojn. Ekz. familia identeco de iu nacie miksita paro en miltiaj cirkonstancoj aŭ diversreligia paro en rasisma ŝtato... Sed posedo de multaj grupidentecoj ebligas ke ni ne povas resti sen grupidenteco. Se iu aŭ iuj objektive malaperas kiel ekz. loka kaj regiona kiam homo ŝanĝas loĝlokon aŭ la nacia kiam pro milito aŭ alia historia evento la loĝteritorio ŝanĝas la ŝtaton aŭ kiam ni per edziĝo formas novan familion kaj forlasas malnovan ktp. Forlasante iun ĉirkaŭaĵon (ekz. se iu foriras el sia naskiĝlando por daŭre vivi en iu alia) oni ne perdas sian malnovan identecon sed ĝi kun daŭro malfortiĝas, kaj oni akiras iom post iom la novan. La du ne miksiĝas, sed simple unu nova aldoniĝas kaj la malnova malfortiĝas. Kiam juna persono edz(in)iĝas, kaj fondas novan familion, ekestas identecsentoj rilataj al la nova familio, sed oni ne perdas la malnovan. Oni simple apartenas al ambaŭ kaj tiuj du ne miksiĝas. Same kiam oni foriras el iu lando kaj loĝas en alia, oni akiras novan kaj ne perdas la malnovan, oni havas ambaŭ (oni ne povas fariĝi usonsloveno sed oni estas kaj sloveno kaj usonano).

Identecŝteloidentecuzurpo estas alpropigo de la identeco ĉefe de persono, sed ankaŭ de asocio, socia grupo, nacio ktp. Temas pri ŝajnigo ke oni estas tiu alia persono, antaŭ aliaj personoj ĉu publike ĉu private, ĝenerale por akiri rimedojn, kreditojn aŭ diversajn privilegiojn koste de la persono ŝajnigita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.ipernity.com/blog/pajo.zlatko/631761 Identecoj laŭ Zlatko Tišljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) (esperante)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]