Ideologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ideologiisto)

Karl Marx kaj Friedrich Engels prilaboris teoriojn pri ideologio; ties monumento en Marx-Engels-Forum, Berlin-Mitte.
Unua parto de Élémens d’idéologie de Antoine Destutt de Tracy.

Ideologioismo estas aro kaj kombino de ideoj kaj idealoj, kiu formas mondkoncepton kaj distingas socian grupon. Per tiuj oni klopodas klarigi la vivosencon por homo kiel membro de homgrupo. Tiele ĝi firmigas la apartenon de ano en la grupo, nome la socio.

Laŭ Karl Marx, en socio enhavanta regantan klason, tiu klaso faras, ke sia ideologio estu disvastigata kiel neŭtrala mondkoncepto en la tutan socion, por ke aliaj klasoj ne ekklopodu ŝanĝi la politikan ordon. Ideologio povas esti skribe difinita aŭ nur io transdonata de generacio al generacio. Ideologion havas ĉiu familio, ĉiu stratbuba grupo, lerneja klaso, urbo, vilaĝo, regiono, religio, filozofia skolo, movado... Sen kredo je ideologio homo normale ne vivas, sed sen dubo je la propra ideologio kaj ties supereco super ĉiuj aliaj la homo povas fariĝi kvazaŭ nenormalaĵo, monstro, preta je la plej fifamaj kaj aĉaj agoj nome de sia ideologia konvinko.

Psiksociologie, Ideologio estas aro da konsciaj kaj senkonsciaj ideoj kiuj konsistigas oniajn celojn, atendojn, kaj agojn. Ideologio estas ampleksa vizio, maniero rigardi aĵojn (komparu mondrigardon) kiel en pluraj filozofiaj tendencoj (vidu politikajn ideologiojn), aŭ aro da ideoj proponitaj fare de la dominanta klaso de socio al ĉiuj membroj de tiu socio ("ricevita konscio" aŭ produkto de socianiĝo).

Ideologioj estas sistemoj de abstrakta pensaro aplikita al sociaj aferoj kaj tiel igas tiun koncepton centra al politiko. Implicite ĉiu politika aŭ ekonomika tendenco implicas ideologion sendepende de tio, ĉu ĝi estas prezentita kiel eksplicita sistemo de pensaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Markizo de Condorcet, unu el nomitaj ideologoj, kritikitaj kiel tio fare de ekzemple Napoleono Bonaparte.

La esprimo "ideologio" estis naskita en la tre kontestataj filozofiaj kaj politikaj debatoj kaj bataloj de la Franca Revolucio kaj akiris plurajn aliajn signifojn de la fruaj tagoj de la Unua Franca Imperio ĝis la nuno. La termino estis kreita fare de Antoine Destutt de Tracy en 1796,[1][2] kunigante la partojn ideo (proksime al la senco de Locke) kaj -logio. Li uzis ĝin por rilati al unu aspekto de lia "scienco de ideoj" (al la studo mem, ne la temo de la studo). Li apartigis tri aspektojn, nome: ideologio, ĝenerala gramatiko, kaj logiko, pripensante respektive la subjekton, la rimedojn, kaj la kialon de tiu scienco.[3] Li argumentas, ke inter tiuj aspektoj ideologio estas la plej komuna nomo, ĉar la scienco de ideoj ankaŭ enhavas la studon de iliaj esprimo kaj depreno.

Laŭ la historia rekonstruo de Karl Mannheim de la ŝanĝoj en la signifo de la termino "ideologio", la moderna signifo de la vorto estis naskita kiam Napoleono Bonaparte (kiel politikisto) uzis ĝin laŭ malkvietiga maniero kontraŭ "la ideologoj" (grupo kiu inkludis pensulojn kiaj Cabanis, Condorcet, Constant, Daunou, Say, Sinjorino Staël, kaj Destutt de Tracy), por esprimi la avarecon de liaj (liberalaj kaj respublikanaj) politikaj kontraŭuloj.

Eble la plej alirebla fonto por la preskaŭ-origina signifo de ideologio estas la verko de Hippolyte Taine pri la Antikva Reĝimo (la unua volumo de "Originoj de Nuntempa Francio"). Li priskribas ideologion prefere kiel instrufilozofio per la sokrata metodo, sed sen etendado de la vortoprovizo preter kion la ĝenerala leganto jam posedis, kaj sen la ekzemploj de observado ke praktika scienco postulus. Taine identigas ĝin ne kiel Destutt De Tracy, sed ankaŭ kun sia medio, kaj inkludas Condillac kiel unu el ĝiaj antaŭuloj. (Destutt de Tracy legis la verkojn de Locke kaj Condillac dum li estis malliberigita dum la Teroro).

La vorto "ideologio" estis kreita longe antaŭ ol la rusoj kreis "intelektularon", aŭ antaŭe la adjektivo "intelektulo" rilatis al speco de persono, t.e. intelektulon. Tiel tiuj vortoj ne estis ĉirkaŭe kiam Napoleono Bonaparte prenis la vorton "ideologoj" por ridindigi siajn intelektajn kontraŭulojn. Iom post iom, aliflanke, la esprimo "ideologio" perdis iujn el sia pejorativa nuancaro, kaj fariĝis neŭtrala esprimo en la analizo de malsamaj politikaj opinioj kaj vidoj de sociaj grupoj.[4] Dum Karl Marx trovis la esprimon ene de klasbatalo kaj dominado,[5][6] aliaj kredis, ke ĝi estas necesa parto de institucia funkciado kaj socia integriĝo.[7]

Analizo kaj difinoj[redakti | redakti fonton]

Henri-Benjamin Constant de Rebeque, unu el nomitaj ideologoj, franca-svisa politikisto kaj verkisto.

Ideologio estas la studo de la strukturo, formo, kaj manifestiĝo de ideologioj, tio estas "meta-ideologio". Ideologio postulas esti kohera sistemo de ideoj, fidante sur kelkaj bazaj supozoj koncerne realecon kiu povas havi aŭ eble ne fakte havas ajnan faktan bazon, sed estas subjektivaj elektoj kiuj funkcias kiel la semo ĉirkaŭ kiu plia pensaro kreskas. Laŭ tiu perspektivo, ideologioj estas nek ĝustaj nek malĝustaj, sed nur relativisma intelekta strategio por klasifikado de la ĉirkaŭanta de ni mondo. La plusoj kaj minusoj de ideologio intervalas de la forto kaj fervoro de fidelkredantoj ĝis ideologia neeraripovo. Troa bezono de sekureco kaŝatendas sur fundamentismaj niveloj en politiko kaj religioj.

La verkoj de George Walford kaj Harold Walsby, konstruitaj sub la titolo de sistema ideologio, estas provoj esplori la rilatojn inter ideologio kaj sociaj sistemoj.

Charles Blattberg proponis raporton kiu distingas politikajn ideologiojn disde politikaj filozofioj.[8]

David W. Minar priskribas ses malsamajn manieron en kiuj la vorto "ideologio" estis uzita:

  1. Kiel kolekto de iaj ideoj kun iaj specoj de enhavo, kutime normiga;
  2. Kiel la formo aŭ interna logika strukturo kiujn ideoj havas ene de serio;
  3. Per la rolo en kiu ideoj ŝajnigas esti en hom-socia interagado;
  4. Per la rolo kiun ideoj ludas en la strukturo de organizo;
  5. Kiel signifo, kies celo estas persvado; kaj
  6. Kiel la lokuso de socia interagado, eventuale.

Por Willard A. Mullins, ideologio estas kunmetita de kvar bazaj karakterizaĵoj:

  1. ĝi havendas potencon super pensado
  2. ĝi devas esti kapabla je gvidado de oniaj taksadoj;
  3. ĝi devas disponigi konsiladon direkte al ago;
  4. kaj, kiel deklarite supre, ĝi devas esti logike kohera.

La germana filozofo Christian Duncker Arkivigite je 2011-07-01 per la retarkivo Wayback Machine postulis "kritikan reflektadon de la ideologia koncepto" (2006). En sia verkaro, li klopodis alporti la koncepton de ideologio en la malfonon, same kiel la proksime ligitajn koncernojn de sciteorio kaj historio. En tiu verkaro, la esprimo "ideologio" estas difinita laŭ sistemo de prezentoj kiuj eksplicite aŭ implicite postulas al absoluta vero.

Kvankam la vorto "ideologio" plejofte estas trovita en politika diskurso, ekzistas multaj malsamaj specoj de ideologio: politika, socia, epistemologia, etika, ktp.

Hippolyte Taine priskribas ideologion prefere kiel instrufilozofio per la sokrata metodo, sed sen etendado de la vortprovizo preter kion la ĝenerala leganto jam posedis, kaj sen la ekzemploj de observado kiujn praktika scienco postulus.

Terry Eagleton skizas (pli malpli sen partikulara ordo) kelkajn difinojn de ideologio:[9]

  1. La procezo produkti signifojn, signojn kaj valorojn en socia vivo (sociaj rilatoj)
  2. Aro da ideoj karakterizaj de partikulara socia grupo aŭ klaso
  3. Ideoj kiuj helpas legitimigi dominantan politikan povon
  4. Falsaj ideoj kiuj helpas legitimigi dominantan politikan povon
  5. Sisteme distordita komunikado
  6. Ideoj kiuj proponas postenon por ia celo
  7. Formoj de pensaro motivitaj de sociaj interesoj
  8. Identiga pensaro
  9. Socie necesa iluzio
  10. Kunigo de diskurso kaj povo
  11. La medio en kiu konsciaj sociaj agentoj faras sencon de sia mondo
  12. Ag-orientita aro da kredoj
  13. La konfuzo inter lingva kaj fenomena realoj
  14. Semiotika enfermigo[9]:197
  15. La neevitebla medio en kiu individuoj vivas siajn rilatojn en socia strukturo
  16. La procezo kiu konvertas socian vivon en natura realo

Marksisma interpretado[redakti | redakti fonton]

Karl Marx asertis, ke la dominanta ideologio de socio estas integra en ties superstrukturo.

En la marksisma modelo de socio fundamentita sur bazo kaj superstrukturo, bazo estas la produktorilatoj kaj la produktomanieroj, kaj superstrukturo estas la dominanta ideologio (t.e. religio, juro, politika sistemo). La ekonomia bazo de produktado determinas la politikajn superstrukturojn de socio. La interesoj de la reganta socia klaso determinas la superstrukturon kaj la naturon de la justigaj ideologio kaj agadoj per kiuj la reganta klaso kontrolas la produktadrimedojn. Por ekzemplo, en feŭdisma produktomaniero, religia ideologio estas la plej elstara aspekto de la superstrukturo, dum en etapoj de kapitalismo, ideologioj kiaj liberalismo kaj socialdemokratio dominas. El tio venas la granda gravo de la ideologio justigante socion.

Oni prezentis kelkajn klarigon por tio. György Lukács proponis ideologion kiel projekcio de la klaskonscio de la reganta klaso. Antonio Gramsci uzis la koncepton de "kultura hegemonio" por klarigi kial la laborista klaso havas falsan ideologian koncepton pri kiuj estas iliaj ĉefaj interesoj (vidu falsa konscio). Markso argumentis, ke "La klaso kiu havas la rimedojn de materiala produktado je sia dispono havas ankaŭ kontrolon samtempe super la rimedoj de mensa produktado."[10]

La marksisma formulado de "ideologio kiel instrumento de socia reproduktado" estas koncepte grava por la nomita "sociologio de la sciaro",[11] nome de Karl Mannheim, Daniel Bell, kaj Jürgen Habermas kaj aliaj. Krome, Mannheim disvolviĝis, kaj progresigis, el la "totala" sed "speciala" marksisma koncepto de ideologio al "ĝenerala" kaj "totala" ideologia koncepto agnoskante, ke ĉiu ideologio (inklude marksismon) rezultis el la socia vivo, ideo disvolvigita de sociologo Pierre Bourdieu. Slavoj Žižek kaj antaŭe la pli frua Frankfurta Skolo aldonis al la "ĝenerala teorio" de ideologio psikoanalizan rigardon, ke ideologioj inkludas ne nur konsciajn, sed ankaŭ nekonsciajn ideojn.

Ideologistataj aparatoj (Althusser)[redakti | redakti fonton]

Louis Althusser.

Franca marksisma filozofo Louis Althusser proponis, ke ideologio estas "la imagita ekzisto (aŭ ideo) de la aferoj ĉar ĝi rilatas al la realaj kondiĉoj de ekzistado" kaj faras uzadon de lageca diskursmaniero. Nombraj propozicioj, kiuj ne estas malveraj, sugestas nombrajn aliajn propoziciojn, kiuj ja estas malveraj. Tiel la esenco de la lageca diskursmaniero estas kio ne estas dirata (sed sugestita).

Por ekzemplo, la aserto "Ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo," kio estas teoria grundo de la nuntempa juraj sistemoj, sugestas, ke ĉiuj personoj povas esti de egala endeco aŭ de egalaj oportunoj. Tio ne estas vero, pro la koncepto de privata posedrajto kaj la povo super la produktrimedoj kio rezultas en la fakto, ke kelkaj personoj povas posedi plie (eĉ multe plie) ol aliaj. Tiu pova malegaleco kontraŭdiras la postulon ke ĉiuj kunhavas kaj praktikan indon kaj futuran oportunegalecon; por ekzemplo, riĉuloj povas disponi de pli bona jura reprezentado, kio praktike privilegiigas ilin antaŭ la leĝaro.

Althusser esprimis ankaŭ la koncepton de la "ideologistata aparato" por klarigi sian teorion de ideologio. Lia unua tezo estis "ideologio ne havas historion": dum individua(j) ideologio(j) ja havas historiojn, interplektitaj kun la ĝenerala klasbatalo de la socio, la ĝenerala formo de ideologio estas ekstera al historio.

Por Althusser, kredoj kaj ideoj estas la produktoj de sociaj praktikoj, ne la malo. Lia tezo ke "ideoj estas materiaj" estas ilustrita per la "skandala konsilo" (La paskala veto) de Pascal al nekredantoj: "Surgenuigu kaj preĝu, kaj poste vi kredos." Kio estas finfine ideologia por Althusser ne estas la subjektivaj kredoj tenitaj en la konsciaj "mensoj" de homaj individuoj, sed la diskursoj kiujn produktas tiuj kredoj, la materiaj institucioj kaj ritaroj en kiuj individuoj partoprenas sen submeti tion al la konscia ekzamenado kaj multe plie kritika pensaro.

Ideologio kaj varigo (Debord)[redakti | redakti fonton]

La Socio de la spektaklo de Guy Debord.

La franca marksismodevena teoriulo Guy Debord, fonda membro de la Situaciista Internacio, argumentis, ke kiam la varo iĝas la "esenca kategorio" de la socio, t.e. kiam la procezo de varigado estis plenumita ĝis kulmino, la bildo de la socio montrita per la varo (ĉar ĝi priskribas la tutan vivon kiel konstituita de nocioj kaj objektoj derivanta sian valoron nur kiel varoj komerceblaj kiel ŝanĝvaloro), koloniigas la tutan vivon kaj malpliigas la socio al simpla reprezentado, nome La socio de la spektaklo.[12]

Ideologio kaj raciismo (Vietta)[redakti | redakti fonton]

Germana kulturhistoriisto Silvio Vietta priskribis la disvolvigon kaj etendon de la okcidenta racio ekde la Antikveco antaŭen kiel ofte akompanata de kaj formita de ideologioj kiel tiuj de la "justa milito", la "vera religio", rasismo, naciismo, aŭ la rigardo al la historio de futuro kiel speco de 'ĉielo sur la Tero' en Komunismo. Li diris, ke ideoj kiel tiuj iĝas ideologioj havigante al la hegemoniaj politikaj agadoj idealisman aspekton kaj ekipante siajn estrojn per pli prestiĝa kaj, en la "politikaj religioj" (Eric Voegelin), per preskaŭ dieca povo (dieca en la antikveco kaj eĉ en la ĝisnuna insisto pri la dia deveno de la reĝorajto), tiel ili iĝas mastroj super la vivoj (kaj mortoj) de milionoj da personoj. Li konsideris, ke ideologioj havigas al la politika povo neraciajn ŝirmilojn de ideoj per kiuj la regantoj povas funkcii kiel manifestaĵoj de ideismo.[13][14]

Unuigintaj agentoj (Hoffer)[redakti | redakti fonton]

Eric Hoffer, 1967.

La usona filozofo Eric Hoffer identigis kelkajn elementojn kiuj unuigas sekvantojn de partikulara ideologio:[15]

  1. Hato (Malamego): "Amasmovadoj povas stari kaj disvastiĝi sen Dio, sed neniam sen kredo en demono."[15] La "ideala demono" estas eksterlandano.[15]:93
  2. Imitado: "Ju pli kontentigon ni derivigas el estado ni mem, des pli granda estas nia deziro esti kiel aliaj… ju pli ni misfidas nian penson kaj sorton, des pli pretaj ni estas sekvi la ekzemplon de aliaj."[15]:101-2
  3. Persvado: La aligiga celo de propagandistoj derivas el "pasia serĉado de io ne ankoraŭ trovita pli ol deziro havigi ion kion ni jam havas."[15]:110
  4. Trudo: Hoffer asertas, ke violento kaj fanatikismo estas interdependaj. Personoj perforte konvertitaj al islamajkomunismaj kredoj iĝas tiom fanatikaj kiom tiuj kiuj kovertigis ilin. "Necesas fanatika fido por raciigi nian malkuraĝon."[15]:107-8
Adolf Hitler (dekstre) kaj Benito Mussolini (maldekstre) en Berlino, 1937. Ties politiko rezultis en la mortoj de ĉirkaŭ 11 milionoj da civiluloj.[16] Ambaŭ politikestroj elstaris pro siaj partikularaj diskursmanieroj.
  1. Estreco: Sen estro, ne estas movado. Ofte la estro devas atendi longe ĝis la momento taŭgas. Li alvokas al memoferado en la nuno, por justigi sian vidon de spirrompa futuro. La postulataj kapabloj estus jenaj: aŭdaco, fera volo, fanatika konvinko; pasia hato, ruzeco, klino al simboloj; kapablo inspiri blindan fidon en la homamasoj; kaj grupo de kapablaj oficiroj.[15]:112-4 Ĉarlatanismo estas nemalhavebla, kaj la estro ofte imitas kaj amikojn kaj malamikojn, "unusola maniero laŭ modelo." Li ne estros sekvantojn al la "promesita lando", sed nur "for el iliaj nedezirataj memoj."[15]:116-9
  2. Agado: Originaj pensoj estas nuligitaj, kaj unueco kuraĝigita, se la amasoj estas tenitaj okupitaj pere de grandaj projektoj (ekz. vorkoj), marŝoj, esplorado kaj industrio.[15]:120-1
  3. Suspektemo: "Estas trudrigardo kaj spionado, intensa observo kaj intensa konscio esti observata." Tiu patologia mis- kaj malfido estas sendefia kaj kuraĝigas konformecon, ne disopiniadon.[15]:124

Ronald Inglehart[redakti | redakti fonton]

Kultura mondmapo (Inglehart-Welzel), bazita sur datumoj de la World Values Survey[17] en 2004. La klasifikado de landoj povas variadi de jaro al jaro (video).

Ronald Inglehart de la Universitato de Miĉigano estas aŭtoro de la esplorprojekto pri tutmondaj valoroj "World Values Survey", kiu, ekde 1980 mapigis sociajn sintenojn en 100 landoj reprezentantaj 90% el la tutmonda loĝantaro. Rezultoj indikas, ke la loko kie loĝas homoj kondiĉigas iliajn ideologiajn kredojn. En multo de Afriko, Suda Azio kaj Mezoriento, homoj preferas tradiciajn kredojn kaj estas malpli toleremaj al liberalaj valoroj. Protestanta Eŭropo, aliflanke, plie aliĝas al pli nereligiaj kredoj kaj liberalaj valoroj. Inter riĉaj landoj, nur Usono estas escepta en sia aligo al tradiciaj kredoj, nome al kristanismo.

Politikaj ideologioj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politika ideologio.
Manifestacio de socia movado en Hispanio en 2012.

En sociaj studoj, politika ideologio estas certa serio de idealoj, principoj, doktrinoj, mitoj, aŭ simboloj de socia movado, institucio, klaso, aŭ granda grupo kiu klarigas kiel socio funkciu, proponante kelkajn politikajn kaj kulturajn projektojn por certa socia ordo. Politikaj ideologioj rilatas al multaj diversaj aspektoj de socio, kiel ekonomio, edukado, sansistemo, laborjuro, civila juro, justica sistemo, provizo de sociala sekureco kaj sociala bonfaro, komerco, medikonservado, juro pri neplenaĝuloj, enmigrado, rasaferoj, sekslaboro (prostituado) kaj socia sekso, militarismo, patriotismo, kaj ŝtata religio.

Politikaj ideologioj havas du dimensiojn, nome la jenaj:

  1. Celoj: kiel socio funkciu; kaj
  2. Metodoj: plej taŭgaj vojoj por atingi idealan aranĝon.

Estas multaj proponitaj metodoj por la klasigo de politikaj ideologioj, ĉiu el kiuj diferencaj metodoj generas specifan politikan spektron. Ideologioj identigas sin ankaŭ pro siaj pozicio en la gama spektro (ekz. la maldekstro, la centro aŭ la dekstro), kvankam la precizeco en tiu kadro povas ofte okazigi polemikon. Fine, ideologioj povas esti distingitaj laŭ politikaj strategioj (ekz., popolismo) kaj pro specifaj aferoj pri kiuj unu partio povas pritrakti (ekz. senkrimigo de kanabo, eŭtanazioaborto). Filozofo Michael Oakeshott difinas ideologion kiel "la formaligita sintezo de la supozita subtavolo de la racia vero enhavata en la tradicio." Krome, Charles Blattberg proponas priskribon kiu distingas politikajn ideologiojn disde politikaj filozofioj.[18]

Francis Fukuyama.

Politika ideologio ege koncernas kiel administri povon kaj ĝis kiu punkto povo povas esti uzata. Kelkaj partioj sekvas certan ideologion de tre proksime, dum aliaj povas ekhavi larĝan inspiron el grupo de rilataj ideologioj sen specife aliĝi al ajna el ili. Ĉiu politika ideologio enhavas certajn ideojn pri tio kion ĝi konsideras la plej bona registaro (ekz., demokratio, demagogio, teokratio, kaliflando ktp.), kaj la plej bona ekonomia sistemo (ekz. kapitalismo, socialismo, komunismo, ktp.). Foje la sama vorto estas uzata por identigi kaj ideologion kaj unu el ties ĉefaj ideoj. Por ekzemplo, socialismo povas referenci al ekonomia sistemo, aŭ ĝi povas referenci al ideologio kiu subtenas tiun ekonomian sistemon.

Post 1991, multaj komentistoj postulis, ke oni vivas en post-ideologia epoko,[19] en kiu elaĉetantaj, kompletaj ideologioj malsukcesis. Tiu rigardo estas foje asocia kun la verkoj de Francis Fukuyama pri la fino de historio.[20] Kontraste, Nienhueser (2011) vidas esploron (en la fako de "administrado de homaj rimedoj") kiel pliiĝanta "generanta ideologio."[21]

Slavoj Zizek montris kiel la nocio de post-ideologio povas ebligi la plej profundan, blindan formon de ideologio. Speco de falsa konscio aŭ falsa kinikismo, engaĝiĝo en la celo havigi vidpunkton kun la pretendo esti objektiva, nome neŭtrala kinikismo, tute ne estante tio. Pli ol helpi eviti ideologion, tio nun profundigas la plenumon de alia jam ekzistinta. Zizek nomas tion "postmodernisma kaptilo."[22] Peter Sloterdijk jam antaŭigis tiun saman ideon jam en 1988.[23]

Estas ankaŭ kelkaj studoj kiuj montras, ke proksimeco al specifa politika ideologio estas heredebla.[24][25][26][27][28][29][30][31]

Ideokratio[redakti | redakti fonton]

Kiam politika ideologio iĝas dominanta komponanto ene de registaro, oni povas paroli pri ideokratio.[32] Diversaj formoj de regado uzas ideologion varie, ne ĉiam limigite al politiko kaj socio. Kelkaj ideoj kaj pensoskoloj iĝis favoritaj, aŭ malakceptitaj, super aliaj, depende de ties kongruo kun aŭ la uzado por la reganta socia ordo.

Kiel John Maynard Keynes esprimis, "Frenezuloj en aŭtoritato, kiuj aŭdas voĉojn en la aero, estas distilante sian frenezcon el kelka akademia verkistaĉo de antaŭ kelkaj jaroj."[33]

Kiel ideologioj formas parton de la regopolitiko? En The Anatomy of Revolution, Crane Brinton diras, ke novaj ideologioj etendiĝas kiam estas malkonsento kun malnova reĝimo.[34] Ekstremistoj kiel Lenino kaj Robespierre estris kelkajn pli moderajn revoluciulojn.[35] Tiu etapo estas tuj sekvita de Termidoro, reenirante el entuziasmo de la revolucio sub pragmatistoj kiel Stalino kaj Napoleon Bonaparte, kio alportus normalecon kaj ekvilibron."[36] La sekvenco de Briton ("de homoj de ideoj al fanatikoj ĝis praktika agad-homo") estis ripetitaj de J. William Fulbright,[37] dum simila formo estas en la verko de Eric Hoffer nome The True Believer.[38] La revolucio tiel establiĝis kiel ideokratio, kvankam ties starigo estas ligita al 'politika mezviva krizo.'

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Ideologioj[redakti | redakti fonton]

Benjamin Tucker, usona individuisma anarkiisto de la 19-a jarcento

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. jstor 2709242
  2. Hart, David M. (2002) Destutt De Tracy: Annotated Bibliography
  3. De Tracy, Destutt (1801) Les Éléments d'idéologie, 3a eld. (1817), p. 4, citita de: Mannheim, Karl (1929) Ideologie und Utopie, 2a piednoto en la ĉapitro The problem of "false consciousness"
  4. Eagleton, Terry (1991) Ideology. An introduction, Verso, paĝo 2
  5. Tucker, Robert C (1978). The Marx-Engels Reader, W. W. Norton & Company, paĝo 3.
  6. Marx, MER, paĝo 154
  7. Susan Silbey, "Ideology" en Cambridge Dictionary of Sociology.
  8. Blattberg, Charles, "Political Philosophies and Political Ideologies," en Patriotic Elaborations: Essays in Practical Philosophy, Montreal and Kingston: McGill-Queen's University Press, 2009.[1]
  9. 9,0 9,1 Eagleton, Terry. 1991. Ideology: An Introduction. Verso. (ISBN 0-86091-319-8).
  10. Marx, Karl. (1978a) "The Civil War in France", The Marx-Engels Reader 2nd ed.. Nov-Jorko: W.W. Norton & Company.
  11. En tu fako, estas leksikaj disputoj pri la signifo de la vorto "ideologio" ("falsa konscio" kiel subtenis Markso, aŭ anstataŭe "falsa pozicio" de aserto en si mem estas ĝusta sed malgrava en la kunteksto en ku ĝi estas produktita, kiel en opinio de Max Weber): (2005) “Eleggibilità più ampia senza i paletti del peculato d'uso? Un'occasione (perduta) per affrontare il tema delle leggi ad personam”, Diritto&Giustizia Edizione Online.  Arkivigite je 2012-08-01 per la retarkivo Wayback Machine}}
  12. Guy Debord. (1995) The Society of the Spectacle. Zone Books.
  13. Silvio Vietta. (2013) A Theory of Global Civilization: Rationality and the Irrational as the Driving Forces of History. Kindle Ebooks.
  14. Silvio Vietta. (2012) Rationalität. Eine Weltgeschichte. Europäische Kulturgeschichte und Globalisierung. Fink.
  15. 15,00 15,01 15,02 15,03 15,04 15,05 15,06 15,07 15,08 15,09 Hoffer, Eric. 1951. The True Believer. Harper Perennial. p. 91, kaj sekvantaj.
  16. [2]
  17. (angla) "WVS Database", www.worldvaluessurvey.org.
  18. Blattberg, Charles. [2001] 2009. "Political Philosophies and Political Ideologies (PDF) Arkivigite je 2021-06-01 per la retarkivo Wayback Machine." Public Affairs Quarterly 15(3):193–217. SSRN 1755117.
  19. Bell, D. 2000. The End of Ideology: On the Exhaustion of Political Ideas in the Fifties (2a eld.). Cambridge, MA: Harvard University Press. p. 393.
  20. Fukuyama, Francis. 1992. The End of History and the Last Man. New York: Free Press. p. xi.
  21. (2011) “Empirical Research on Human Resource Management as a Production of Ideology”, Management Revue 22 (4), p. 367–393. doi:10.5771/0935-9915-2011-4-367. Alirita 2015-08-27.. “[...] current empirical research in HRM is generating ideology.”.  Arkivigite je 2016-09-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-09. Alirita 2020-09-28.
  22. Zizek, Slavoj. (2008) The Sublime Object of Ideology, 2‑a eldono, Londono: Verso, p. xxxi, 25–27. ISBN 978-1-84467-300-1.
  23. Sloterdijk, Peter. (1988) Critique of Cynical Reason. US: University of Minnesota Press. ISBN 978-0-8166-1586-5.
  24. Bouchard, Thomas J. kaj Matt McGue. 2003. "Genetic and environmental influences on human psychological differences (ePDF)." Journal of Neurobiology 54(1):44–45. COI:10.1002/neu.10160. PubMed
  25. Cloninger, et al. (1993).
  26. Eaves, L. J., kaj H. J. Eysenck. 1974. "Genetics and the development of social attitudes." Nature 249:288–89. COI:10.1038/249288a0.
  27. Alford, John, Carolyn Funk, kaj John R. Hibbing. 2005. "Are Political Orientations Genetically Transmitted?." American Political Science Review 99(2):153–67.
  28. Hatemi, Peter K., Sarah E. Medland, Katherine I. Morley, Andrew C. Heath kaj Nicholas G. Martin. 2007. "The genetics of voting: An Australian twin study." Behavior Genetics 37(3):435–48. COI:10.1007/s10519-006-9138-8.
  29. Hatemi, Peter K., J. Hibbing, J. Alford, N. Martin, kaj L. Eaves. 2009. "Is there a 'party' in your genes?" Political Research Quarterly 62 (3):584–600. COI:10.1177/1065912908327606. SSRN 1276482.
  30. Settle, Jaime E., Christopher T. Dawes kaj James H. Fowler. 2009. "The heritability of partisan attachment Arkivigite je 2010-06-16 per la retarkivo Wayback Machine." Political Research Quarterly 62(3):601–13. COI:10.1177/1065912908327607.
  31. Trust, Michael. 2012. "Modern Political Thought in the Context of Evolutionary Psychology" (draft paper). – via Anonymous Conservative.
  32. Piekalkiewicz, Jaroslaw. (1995) Jaroslaw Piekalkiewicz, Alfred Wayne Penn. Politics of Ideocracy. ISBN 978-0-7914-2297-7.
  33. Keynes, John Maynard. The General Theory of Employment, Interest and Money. pp. 383–84.
  34. Brinton, Crane. 1938. "Chapter 2." The Anatomy of Revolution.
  35. Brinton, Crane. 1938. "Chapter 6." The Anatomy of Revolution.
  36. Brinton, Crane. 1938. "Chapter 8." The Anatomy of Revolution.
  37. Fulbright, J. William. 1967. The Arrogance of Power. ch. 3–7.
  38. Hoffer, Eric. 1951. The True Believer. ĉ. 15–17.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]