Idiofono
Idiofono signifas memtonanto aŭ memsonanto. Tio estas muzikilo, kiel tutece oscilante generas la sonon aŭ je kiu la songenera parto ne estas streĉita kordo nek membrano. Precipe kiel ritmaj instrumentoj ili ekzistas en ĉiuj kulturoj de la mondo.
Oni distingas inter:
- Skuo-idiofonoj – klakileto, turka tintilaro, aŭ la indonezia Angklung
- Surbataj kaj kontraŭbataj idiofonoj – marimbafono, Triangulo (muziko), Claves (= sonbastonetoj), Gongo, sonorilo, klakiletoj, ŝtaltamburo, templobloko
- Skrapaj kaj frotaj idiofonoj – skrapilo, vitroharmoniko, guiro, daksofono
- Plukidiofonoj – buŝharpo
- Stamfidiofonoj – stamfbastono, stamftubo
- Agorditaj idiofonoj – bastonmuzikiloj, manharpo (Mbira, Sansa)
Fonto
- Brockhaus Riemann Musiklexikon, Band 2, S. 228.