Ido (persona nomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ido estas persona nomo por viroj. Pli frue ĝi estis trovebla en pluraj partoj de Nederlando, nun ĉefe en la provincoj Groningen kaj Frislando.

Al la sama grupo apartenas ankaŭ Idde, Idsge, Itsen, Ydes kaj la virinaj formoj Iddichje, Ytske k.a. Komparu ankaŭ kun Edo kaj Ida.

Eventuale la nomoj devenas de la ĝermana radiko id-, kiu signifas "esti laboranta".

Konata portanto de la nomo estas ekzemple la historiisto Ido de Haan.