Iboa lingvo
El Vikipedio
(Alidirektita el Igba lingvo)
| iboa | ||
| Igbo | ||
| Parolata en | ||
| Denaskaj parolantoj | 18 milionoj | |
| Skribo | Latina skribo | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
Niĝerkonga |
||
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | ig | |
| ISO 639-2 | ibo | |
| SIL | IBO | |
| Vikipedio | ||
La iboa lingvo (alia nomformo: Igbo) estas parolata en Niĝerio de proksimume 18 milionoj da parolantoj. La disvastiĝa regiono de la lingvo estas la sudoriento de Niĝerio, kiu inter 1967 kaj 1970 kiel Biafro (Biafra) estis sendependa. La iboa lingvo apartenas al la benuekongaj lingvoj de la niĝerkonga lingvaro. La iboa estas apud la haŭsa kaj la joruba lingvoj unu el la ĉefaj lingvoj de Niĝerio. Ĝia ISO-kodo estas ig. Ekzistas Vikipedio en la iboa lingvo.
Tekstekzmplo [redakti]
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:
- A mụrụ mmadụ nile n'ohere nakwa nha anya ugwu na ikike. E nyere ha uche na mmụọ ime ihe ziri ezi nke na ha kwesiri ịkpaso ibe ha agwa n'obi nwanne na nwanne.
- Ĉiuj homoj naskiĝis liberaj kaj samaj je digno kaj rajtoj. Ili estas dotitaj je racio kaj konscienco kaj renkontu unu la alian en la spirito de gefrateco.
Literaturo [redakti]
- Nicholas Awde and Onyekachi Wambu: Igbo-English/English-Igbo dictionary and phrasebook. Hippocrene Books, New York 1999.
- Michael J. C. Echeruo: Igbo-English dictionary: a comprehensive dictionary of the Igbo language, with an English-Igbo index. Yale University Press, New Haven u. a. 1998.
- Nolue Emenanjo: Elements of Modern Igbo Grammar. Oxford University Press, Ibadan 1976.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Pri Iboa lingvo en Ethnologue (angle)
- Ekzemploteskto en language-museum kun angla traduko
- Ekzemploteskto en Promotora Española de Lingüística
- Lingva Mapo de Niĝerio kaj Kameruno (angle, france)
- Lingva Mapo de Niĝerio (hispane)
- Serĉrezultoj de Rosetta Project