Hägglingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Igelweid)
Hägglingen
Blazono de Hägglingen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 23′ 25″ N 8° 15′ 10″ O / 47.39028 °N, 8.25278 °O / 47.39028; 8.25278 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 25″ N 8° 15′ 10″ O / 47.39028 °N, 8.25278 °O / 47.39028; 8.25278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2181
Areo 7,73 km²
Alteco 471 m super marnivelo
Poŝtkodo 5607
Komunumkodo 4068
Mapo de Hägglingen
vdr

Hägglingen estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2181 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Häggligen situas sur sep montetoj sur la akvodislimo inter la valoj de la riveroj Reuss kaj Bünz. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo ankaŭ la setlejoj Igelweid kaj Rüti.

La areo de la komunumo etendiĝas sur 7,73 km², de kiuj 2,55 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,80 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sura la monteto Maiengrün, kie troviĝas belvidturo, je alteco de 589 m s.m. kaj la plej malalta punkto je 445 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al Mägenwil kaj Wohlenschwil, en nordoriento al Tägerig, en oriento al Niederwil, en sudo al Wohlen, en okcidento al Dottikon, kaj en nordokcidento al Othmarsingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hägglingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĉar la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas en distanco de nur 3 km en Mägenwil, la komunumo tamen bone atingeblas.

Per du poŝtaŭtolinioj, unu al la stacidomo Dottikon-Dintikon kaj la alia al Wohlen ligas la komunumon al la publika trafikreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hägglingen datiĝas el la jaro 1045 kiel Hackelingen.

En mezepoko la senjoroj en Hägglingen unue estis la Grafoj de Lencburgo kaj poste la Grafoj de Kiburgo. Post la formorto de la lastaj Kiburgoj ilia heredaĵo transiris al la Habsburgoj. En 1415 la lucernanoj konkeris la vilaĝon, sed en la jaro 1425 ĝi estis atribuita al la Libera Distrikto sub komunua regado de la Svisa Ĵurkomunumo unue kiel parto de la voktejo Wohlenschwil kaj poste kiel memstara voktejo. En la jaro 1611 ĝis 1613 en Hägglingen mortis 150 homoj pro la pesto kaj dum la 1-a Milito de Villmergen en la jaro 1656 la vilaĝo estis rabita de bernaj trupoj.

Dum la Helveta Revolucio la 26-an de aprilo 1798 okazis sur la kampo Emmetfeld la lukto de Hägglingen inter francaj kaj ĵurkomunumaj trupoj. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Hägglingen apartenis al la tiama Kantono Baden. En 1803 la komunumo estis integrita al la distrikto Bremgarten de la nova Kantono Argovio. Inter 1805 kaj 1815 la vilaĝo sin liberaĉetis de la interezdevoj. En la jaro 1823 la setlejo Rüti, kiu ĝis tiam estis eksklavo de la distrikto Hermetschwil, estis integrita al la komunumo Hägglingen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]