Ignác Born

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignác Antonín Born
(1742-1791)
Germana mineralogo, geologo kaj malakologo
Germana mineralogo, geologo kaj malakologo
Persona informo
Naskiĝo 26-a de Decembro 1742
en Karlsburg, Transilvanio
Morto 24-a de Julio 1791
en Vieno, Aŭstrio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Princlando Transilvanio vd
Alma mater Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj
Profesio
Alia nomo Ignác Lojola Kutnobijec • Ignaz Loyola Kuttenpeitschr vd
Okupo inĝeniero • metalurgo • mineralogo • malakologo • verkisto • natursciencisto vd
Aktiva en VienoPrago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ignác Antonín BORN, kavaliro estis hungara mineralogiisto, geologo kaj framasono naskiĝinta en Gyulafehérvár la 26-an de decembro 1742 kaj mortinta en Vieno la 24-an de julio 1791.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Born estis ekde 1779 kortega konsilanto pri minejoj en Vieno. Imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio komisiis Born en 1776 pri aranĝado de la imperiestra kolekto naturhistoria. Je lia inicio oni kunvokis en 1786 en Sklené Teplice la unuan internacian kongreson pri geologio kaj mineralogio. Li estis ano de pluraj akademioj (Sankt-Peterburgo, Göttingen).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Briefe über mineralogische Gegenstände (Frankfurt-Leipzig, 1774);
  • Über das Anquicken der gold- und silberhältingen Erze, Rohsteine, Schwarzkupfer und Hüttenspeise (Wien, 1786);
  • Métallurgie ou l’amalgation des minéraux, méthode extraire par le mercure (Bern, 1787).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon