Ignác Kúnos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ignác Kúnos [kUnoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kúnos Ignác (malofte Kunos Ignác) estis hungara lingvisto, orientalisto, etnografo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1893). Lia nepo estis György Kúnos.

Ignác Kúnos [1] naskiĝis kiel Lusztig Ignác la 22-an de septembro 1860 en Hajdúsámson. Li mortis la 12-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Kúnos devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1879-1882. Helpe de la juda eklezio kaj MTA li vivis 5 jarojn en Konstantinopolo li studis kaj esploris la turkan lingvon, ankaŭ ties dialektojn, krome ankaŭ li kolektis fabelojn, diversajn etnografaĵojn. Ekde 1890 li instruis en universitato en Budapeŝto. En 1915 li kolektis precipe poemojn de militkaptitoj. En 1925 li estis gastoprofesoro en Istanbulo kaj Ankara. Dum esplorado de dialektoj de hungara lingvo li ofte laboris kun Bernát Munkácsi.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Oszmán-török népköltési gyűjtemény I–II (1887–1889)
  • Turkish fairy tales and folk tales (1896)
  • Oszmán-török nyelvkönyv: Nyelvtan, szótár, olvasmányok (Osmana-turka lingvolibro: gramatiko, vortaro, tekstoj) (1905)
  • A nyugati kultúra hatása a török irodalomban (1916)
  • Boszporusi tündérvilág Feinomondo de Bosporus, (1923)
  • Mosolygó napkelet: Hodzsastrófák, török tréfák (1930)
  • Turkish fairy tales and folk tales (1969)
  • Kasantatarische Volkslieder (1980)
  • Mischärtatarische Texte mit Wörterverzeichnis (1996)

Fontoj[redakti | redakti fonton]