Ignác Udvardy (kanoniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignác Udvardy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1810 (1810-08-01)
en Pápa
Morto 17-an de januaro 1874 (1874-01-17) (63-jaraĝa)
en Veszprém
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo
vdr

Ignác Udvardy [udvardi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Udvardy Ignác estis hungara pastro, kanoniko, teologo, membro (korespondanta en 1858) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis básti [bAŝti] kaj udvardi.

Ignác Udvardy [1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1810 en Pápa. Li mortis la 17-an de januaro 1874 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Udvardy frekventis gimnazion en Tata (Hungario), poste li lernis filozofion en Szombathely, teologion en Pest (urbo). Li pastriĝis en 1833, en la sama jaro li doktoriĝis. Post 2 jaroj li ekinstruis en Veszprém, ekde 1848 jam en universitato en Pest. Li ricevis ankaŭ diversajn ekleziajn taskojn. En 1866 li estis nomita kanoniko en Veszprém.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Római ker. katholika egyházi jogtan (1843, 1846) - studenta lernolibro (premiita)
  • Őszinte szózat a néphez, melyet franczia eredet után átdolgozva a hazánk jelen viszonyaira alkalmazva közrebocsátott (1848)
  • A keresztény elem üdvös befolyásáról a polgárosodásra (1860)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.