Ignát Herrmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignát Herrmann
Ignát Herrmann (1895)
Ignát Herrmann (1895)
Persona informo
Aliaj nomoj Vojta Machatý • Ypsilon • Švanda
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1854 (1854-08-12)
en Horní mlýn - Údolí Doubravy, Chotěboř
Morto 8-an de julio 1935 (1935-07-08) (80-jaraĝa)
en Řevnice
Tombo Řevnice
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Subskribo Ignát Herrmann
Familio
Patro František Herrmann
Patrino Kateřina Herrmannová
Frat(in)oj Gustav Vratislav Herrmann • Emil Herrmann
Parencoj Karel Opatrný
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto • sciencfikcia verkisto
vdr

Ignát HERRMANN (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1854 - mortis la 8-an de julio 1935) estis ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto.

Li fondis en 1882 kaj redaktis ĝis 1930 bonhumoran gazeton Švanda dudák' (Švanda, la sakfajfisto).

Liaj romanoj Ĉe la formanĝita butiko kaj Patro Kondelík kaj fianĉo Vejvara estis sukcese filmitaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pražské figurky (Pragaj figuretoj)
  • Otec Kondelík a ženich Vejvara (Patro Kondelík kaj fianĉo Vejvara)
  • U sněděného krámu (Ĉe la formanĝita butiko)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La floro de hiskiamo (tr. Fr. Dus, Bohema revuo esperantista, 1911, p. 82-86, 101-105)
  • Fokso-Nukso (trad. MEP, 1932)
  • Mia kunklasano Tureček (trad. Manka Ginzová, Ĉeĥoslovaka Antologio, 1935)