Ignacio Agramonte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de Ignacio Agramonte en la Placo de la Revolucio en Camagüey.

Ignacio AGRAMONTE Y LOYNAZ, kuba patrioto pri la sendependeco, naskiĝis la 23-an de decembro 1841 en Puerto Príncipe, nuntempa provinco Camagüey. Filo de Ignacio Agramonte Sánchez Pereira, advokato kiel multaj el liaj antaŭuloj, kaj María Filomena Loynaz y Caballero, devenanto el riĉa familio de la urbo Camagüey. Agramonte realigis siajn unuajn studojn en lia naskiĝurbo kaj poste antaŭ la maleblo studi ĉe supera instituto en Puerto Príncipe, en 1852 estis sendita al Barcelono, Hispanio, kie eniras en la lernejon de Isidoro Prats kie studis tri jarojn. En 1855 post tiuj tri jaroj en Hispanio revenas al Kubo kaj en la Universitato de Havano studas por ricevi sian licenciitan titolon la 11an de junio 1865.

La 1an de aŭgusto endziniĝas al Amalia Simoni kiu estis la amo de lia vivo, kun kiu havis du filojn: Ernesto kaj Herminia, kiun li ne konis. Agramonte estis unu el la ĉefaj gvidantoj de la kubanoj por la kuba sendependiĝo dum la Dekjara Milito (1868-1878). Li estis la reprezentanto de laregiono Camagüey en la Asembleo de Guáimaro kie konfrontis la orientan reprezentanton Carlos Manuel de Céspedes ĉar laŭ Agramonte la estonta Respubliko devos esti gvidata de la civitanoj kaj ne de la armeo kiel Céspedes deziris.

Dum unu el la plej brilaj kampanjoj, post rekonstrui la militajn fortojn de la centra regiono de la insulo, preparante la invadon al Las Villas, estas morte vundita dum batalo la 11-an de majo 1873, en la kamparo de Jimaguayú.