Ignacy Mościcki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignacy Mościcki
Persona informo
Ignacy Mościcki
Naskiĝo 1-an de decembro 1867 (1867-12-01)
en Mierzanowo
Morto 2-an de oktobro 1946 (1946-10-02) (78-jaraĝa)
en Versoix
Tombo Ĉefkatedralo Johano la Baptisto en Varsovio vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Teknologia Universitato Rigo • Polytechnikum Riga vd
Partio Sociala-Revolucia Partio “Proletaro” • Q56328264 vd
Subskribo Ignacy Mościcki
Familio
Dinastio Q63532181 vd
Edz(in)o Michalina Mościcka vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo kemiistopolitikistoprofesoroinventisto • verkisto de nefikcio • universitata instruisto vd
Laborkampo politikokemio vd
Aktiva en LvivoVarsovio vd
Dum 4-a de junio 192630-a de septembro 1939
Antaŭulo Stanisław Wojciechowski
Sekvanto Władysław Raczkiewicz (en ekzilo)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ignacy Mościcki (naskiĝis la 1-an de decembro 1867 en Mierzanowo (Distrikto Ciechanowski), mortis la 2-an de oktobro 1946 en Versoix ĉe Ĝenevo) estis pola politikisto kaj kemiisto. Tria kaj fina prezidento de la Dua respubliko. Post lia eksiĝo Pollandon okupis armeoj de Nazia Germanio kaj Sovetunio.

Komence li estis ligita kun socialista movado. En la jaroj 1912–1922 profesoro de Politekniko de Lvovo, aŭtoro de noviga metodo ricevi nitratan acidon de la aero. En 1925 iĝis rektoro de la Lvova Politekniko kaj en la jaroj 1925–1926 profesoro de Varsovia Politekniko. En 1926 li iĝis prezidento de Pollando, en 1933 elektita por la dua oficperiodo. Proksime ligita al partio de Józef Piłsudski. En 1930 li iniciatis i.a. konstruon de granda kemia fabriko en Mościce apud Tarnów.

Post eksplodo de la Dua Mondmilito Ignacy Mościcki ektroviĝis en Rumanio, kie estis internigita. La 30-an de septembro 1939 rezignis pri prezidanteco. Decembre 1939 translokiĝis al Svislando, kie restis ĝis la morto. Entombigita en varsovia ĉefkatedralo (liajn postrestaĵojn oni alvenigis en 1993).

Ignacy Mościcki estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Henryk Cepnik: Ignacy Mościcki. Prezydent Rzeczypospolitej Polskiej. Zarys życia i działalności (Ignacy Mościcki. Prezidento de Pola Respubliko. Skize pri vivo kaj agado). Warszawa: Instytut Propagandy Państwowo-Twórczej, 1933.
  • Ludwik Stolarzewicz: Włodarz Rzeczypospolitej Polskiej Ignacy Mościcki, człowiek-uczony (Reganto de Pola Respubliko Ignacy Mościcki, homo-sciencisto). Warszawa-Katowice: Książnica Polska, 1937.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Prezidanto de PollandoPoste:
Stanisław Wojciechowski1926-1939Władysław Raczkiewicz (en ekzilo)