Ignaz Franz Castelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ignaz Franz Castelli, litografio de Joseph Kriehuber, 1835

Ignaz Franz Castelli (naskiĝinta la 6-an de marto 1781 en Vieno; mortinta la 5-an de februaro 1862 samurbe) estis aŭstra poeto kaj dramisto.

Castelli studis juron, sindediĉis tamen baldaŭ al la literatura verkado. Ekde 1811 ĝis 1814 Castelli estis kortegoteatra poeto ĉe la viena Teatro ĉe Karintia Portalo. Sur la scenejo el liaj 199 komedioj nenio konserviĝis, tamen liaj kantoteatraj libretoj Die Schweizer Familie (1809) por Joseph Weigl kaj Die Verschworenen, komponita de Franz Schubert, Georg Abraham Schneider kaj Franz de Paula Roser atingis grandan popularecon. La operoj de Weigl kaj Schubert antaŭ nelonge estis ree prezentataj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]