Ignaz Moscheles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignaz Moscheles.

Ignaz (Isaak/Isack) MOSCHELES (* 23-an de majo 1794 en Prago; † 10-an de marto 1870 en Lepsiko) estis bohema - aŭstra komponisto, pianisto kaj muzikpedagogo.

Vivo

Moscheles estis unue lernanto de Friedrich Dionys Weber ĉe la Praga Konservatorio kaj studis poste en Vieno ĉe Johann Georg Albrechtsberger (1736–1809) kaj Antonio Salieri (1750–1825) kompozicion. Li estis amikiĝinta kun sia idolo Ludwig van Beethoven. Post la geedziĝo kun Charlotte Embden en la jaro 1825 en Hamburgo sekvis jaroj en Londono , kie li loĝis kaj laboris ĝis 1846.

En 1846 li sekvis inviton de sia amiko Felix Mendelssohn Bartholdy kaj transprenis la pianoklason ĉe la Lepsika Konservatorio fondita en 1843. Moscheles havis dumvive la reputacion, esti unu el la plej elstaraj pianovirtuozoj de Eŭropo, kiel pedagogo li estis de ekzemplodona konscienceco. Li reprezentis la Clementi-skolon kaj priatentis trankvilan manteniĝon – ludmaniero, je kiu gravas la movebleco de la fingroj, dum kiam oni kiel eble plejparte evitas la uzadon de la pedaloj.

Ignaz Moscheles estis patro de la pentristo Felix Moscheles kaj bopatro de la pentristino Margaret Moscheles.

Verkoj

Liajn pianokomponaĵojn, ekz. la pianokonĉerton en g-minoro kaj la virtuozajn studaĵojn oni admiregis dum lia vivo kaj foje ankaŭ ludas nuntempe:

  • Tri Allegri di Bravura, op. 51, 1. La Forza (la forto), 2. La Leggerezza (la leĝereco), 3. Il Capriccio (la kaprico)
  • Pianokonĉerto N-o 1, F-maĵora, op. 45 (1818)
  • Pianokonĉerto N-o 2, Eb- maĵora, op. 56 (1815)
  • Pianokonĉerto N-o 3, g-minora, op. 60 (1820)
  • Pianokonĉerto N-o 4, E-maĵora, op. 64 (o. J.)
  • Pianokonĉerto N-o 5, C-maĵora, op. 87 (1830)
  • Pianokonĉerto N-o 6, Bb-maĵora, op. 90 (1834)
  • Pianokonĉerto N-o 7, c-minora, op. 93 (1835)
  • Karakterizaj studaĵoj, op. 95, por piano (1836)
  • Seksteto Eb-maĵora, op. 35
  • Septeto D-maĵora, op. 88
  • Impromptu martial por piano G-maĵora pri marŝo el la opero 'Palmira, Regina di Persia op. 65 de Antonio Salieri '
  • Fantaisie heroique Eb maĵora por piano op. 13 (1816), dediĉita al Salieri
  • Simfonio C-maĵoro, op. 81

Lernanto

Literaturo

  • Charlotte Moscheles (Hrsg.): Aus Moscheles Leben. Nach Briefen und Tagebüchern. Duncker & Humblot, Leipzig 1872 (Bd. 1-2)
  • Felix Moscheles (Hrsg.): Briefe von Felix Mendelssohn-Bartholdy an Ignaz und Charlotte Moscheles. Sändig, Nendeln, 1976, ISBN 3-500-30220-3 <Repr. d. Aug. Leipzig 1888>

Die Ausgabe: Briefe von Mendelssohn-Bartholdy an Ignaz und Charlotte Moscheles. Hgg.v. Felix Moscheles. Mit 13 Illustrationen. Leipzig, Duncker & Humblot 1888. XIII, 287 Seiten. Priv. Pb. d. Zt. mit vergoldetem Leder-Rückenschildchen. 8° habe ich im Bücherschrank. Ansonsten bei Antiquariaten etc. anscheinend kaum wohl zu finden. (Kontakt: ecosol@alice-dsl.de)

  • Emil F. Smidak: Issak-Ignaz Moscheles. Das Leben des Komponisten und seine Begegnungen mit Beethoven, Liszt, Chopin, Mendelssohn. J & V Edition, Wien 1989, ISBN 3-85058-022-9

Eksteraj ligiloj