Ignazio Abate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignazio Abate
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1986 (1986-11-12) (37-jaraĝa)
en Sant'Agata de' Goti
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Familio
Patro Beniamino Abate
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Ignazio Abate (prononco [iɲˈɲattsjo aˈbate]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la  12-an de novembro 1986(nun 1986-11-12) en Sant'Agata de' Goti, Italio, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2003 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo AC Milan, interrompite per du jaroj: la sezono 2007/08 en la klubo de Empoli kaj la sezono 2008/09]] en Torino FC.

Ignazio Abate en julio 2010

Krome Ignazio Abate ekde la jaro 2004 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Somera Olimpiko 2008 kaj ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-18-jaruloj, de sub-19-, sub-20- kaj de sub-21-jaruloj.