Igor Kurĉatov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Igor Vasiljeviĉ KURĈATOV (naskiĝis la 12-an de januaro 1903, mortis la 7-an de februaro 1960) estis sovetia fizikisto, "generalo" de la sovetia nuklea esploro.

Por liberigo kaj paca apliko de la nuklea energio laboris forta taĉmento de sovetiaj sciencistoj, atomfizikistoj. La teoria kaj praktika laboro de Ioffe, Fljorov, Zeldoviĉ, Ĥariton kaj aliaj helpis konstruon de la nuklea bombo kaj la nuklea reaktoro. Plej multe laboris sur tiu tereno Igor Kurĉatov, la elstare kapabla kaj temperamenta sovetia fizikisto.

Kurĉatov jam en aĝo de 30 jaroj estis doktoro pri la fizikaj sciencoj, universitata instruisto. Li okupiĝis komence pri problemoj de la dielektrikoj, dumtempe invitis lin Joffe al la leningrada Teknika Fizika Instituto, kie li komencis esplori la nenaturan radioaktivecon kaj urna disiĝo. Li gvidis en la laboratorio tiun esploran laboron, kun nekredebla impeto kaj elteno. Liaj kunlaborantoj nomis lin ŝerce nur kiel "generalo", ĉar li tuj transprenis la gvidan rolon en ĉiu temo, kiu interesis lin.

Liaj publikaĵoj pri la urana disiĝo aperis komence de 1940 en okcidentaj fakrevuoj, la dua mondmilito baris disvolviĝon de la esplora laboro. La Ŝtata Patrujdefenda Komisiono komisiis Kurĉatovon al konstruo de la nuklea bombo. Ekde komenco de 1943, li laboris en Moskvo kaj oni komencis konstrui la Nukleoenergian Instituton tiujare, en julio. Oni ekfunkciigis ciklotronon, sed antaŭ ol finpretigi la atombombon, Usono detruis Hiroŝimon kaj Nagasakion per nukleaj bomboj.

Post tio Kurĉatov efokusis siajn energiojn je konstruo de nuklea reaktoro. La 24-an de decembro 1946 li kaj 5 kunlaborantoj ekfunkciigis la unuan sovetian nuklean reaktoron. Oni pretigis ankaŭ planon de la unua industria reaktoro kaj eksplodigis la 12-an de aŭgusto 1953 la unuan sovetian eksperimentan hidrogenbombon.

Lia senkompata labortempo lacigis ne nur sian medion, sed eĉ sian propran sanon. Li paralizis parte en printempo de 1956 kaj malfacile saniĝis ĝis sia morto en 1960. Li ricevis la Stalin-premion en 1954.

Lian nomon portas la Kurĉatova Instituto, kaj urbo Kurĉatov. La 104-a kemia elemento estis nomata en la sovetia epoko kaj en la sovetia fiziko kurĉatovio.