Igor de Kievo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igor de Kievo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 877
Morto 945
en Iskorosten
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per traumatic amputation vd
Tombo Kurgan No 2728, Nemyrivka vd
Religio slava religio vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Ŝtataneco Novgoroda Regno • Kieva Regno vd
Familio
Dinastio Rurikidoj vd
Patro Ruriko vd
Patrino Efanda vd
Edz(in)o Olga de Kievo vd
Infanoj Svjatoslav la 1-a de Kievo • Uleb Igorevich vd
Parencoj Olego la Saĝa vd
Profesio
Okupo politikisto vd
princo de Kieva Regno
Dum 912-945
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Entombigo de Igor de Henryk Siemiradzki (1843-1902).

Igor (en norena lingvo: Ingvar) estis varenga monarko de Kieva Regno inter 912 kaj 945. Oni scias malmulton pri li en Kroniko de Nestoro. Oni supozas ke la kronikoj ne estis multe skribitaj dum ĉi tiu regado ĉar ĝi estis sub la ĥazaroj en tiu periodo. Oni ankaŭ dubas ĉu Igor estis filo de Rurik.

Igor sieĝis du fojojn Konstantinopolon, en 941 kaj 944, kaj ĉar liaj trupoj estis detruitaj de greka fajro, li subskribis traktaton kun la imperiestro. En 913 kaj 944, la rusoj disrabis la arabojn ĉe la Kaspia Maro.

Konstantine Zuckerman asertas ke Igor regis nur dum tri jaroj, inter la somero de 941 ĝis la forpaso en 945, ĉar la kronikoj ne mencias lin antaŭ 941.

Igor mortis kolektante tributojn de la drevlanoj en 945, poste estante venĝata de sia edzino Olga. La unua kroniko rilatigas la morton al la troa enspezado, indikante ke li intencis kolekti tributon por dua fojo en la sama monato. Kiel rezulto de tio, Olga modifis la sistemon de kolektado de la tributoj.