Iguacuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iguaçu)
Saltu al: navigado, serĉo
Igvasuo
hispane: Cataratas del Iguazú, portugale: Cataratas do Iguaçu
akvofalo
Iguacu-004.jpg
Akvofaloj Igvasuo
Landoj Flago de Argentino Argentino (80%), Flago de Brazilo Brazilo (20%)
Provinco Provinco de Misiones Argentino
Subŝtato Paranao Brazilo
Trafalejoj 275
Naciaj parkoj Nacia parko Iguazú Argenitino, Nacia parko Iguaçu Brazilo
Tipo de akvofalo Katarakto
Rivero Igŭasuo
Situo Igŭasuo
 - koordinatoj 25°41′43″S 54°26′12″W  /  25.69528°S, 54.43667°U / -25.69528; -54.43667 (Iguacuo)
Alteco 82 m
Trafluo
 - mezproksima 6 500 /s
Por publiko alireblaj
Plej facila aliro Puerto Iguazú argentina flanko
Foz do Iguaçu brazila flanko
Malkovrinto Álvar N. Cabeza de Vaca eŭropa malkovrinto
 - dato 1541
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Iguazu Falls
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Regiono Latina Ameriko
Situo enkadre de Brazilo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Brazilo
Situo enkadre de Argentino
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Sud-Ameriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Iguazu Falls

Igvasuo[1][2]Igŭasuo[3], (portugale: Cataratas do Iguaçu; hispane: Cataratas del Iguazú), estas granda akvofalo situanta je 80% en Argentino kaj je 20% en Brazilo. Ĝi altas 72 metrojn kaj havas 150–300 falojn, depende de kiom rapide la Rivero Iguazuo moviĝas.

Ĝi estas Monda Naturheredaĵo de Unesko

La akvofaloj estas apud elektrocentralo Itajpuo.

Kaskadego Iguazu[redakti | redakti fonton]

Trafluinte de Kuritibo (Brazilo) pli ol 1300 kilometrojn da brazila teritorio, la rivero Iguazú, 15 kilometrojn antaŭ enflui la riveron Paraná, akiras mondan famon pro sia imponega katarakto. Tiu malsuprenĵetiĝas ĉe la 25a grado de suda latitudo. Do abundas tropika vegetaĵaro, kiu nun troviĝas sub ŝtata naturprotektado kaj ĉirkaŭas la belegan vidindejon malkovritan en 1541-42 de la hispano Alvar Núnez Cabeza de Vaca („Bovin-kapulo'). 275 akvofaloj, kelkaj el ilí falantaj preskaü 90 metrojn, estas admirataj tie de miloj da turistoj, kiuj daŭre alveturas. La akvofalara duoncirklo etendiĝas tra 2700 metroj, krucante la limon inter Argentino kaj Brazilo. Do la multnombraj videmuloj devas trairi la limkontrolon por ĝui la tuton de la grandioza spektaklo. La rivero Iguazú ĵetas normale 1700 kubajn metrojn da akvo sekunde tra siaj kaskadegoj, kies roka arkitekturo estiĝis antaü 50 milionoj da jaroj. Sed laü la meteologiaj kondiĉoj tiu flukvanto ege malsamas. Laüdire en la jaro 1978 la fluejo preskaŭ sekiĝis kaj la fama katarakto seniluziigis la vizitantojn. Male antaŭ iom da tempo pro fortegaj pluvoj la rivero multobliĝis tiom, ke ĝia akvokvanto superis 30 000 kubajn metrojn sekunde. La akvonivelo suprenirinte kelkajn metrojn detruis parton de la pontvojoj, kiuj en la argentina flanko kondukas la turistojn ĝis Garganta del Diablo („Gorĝo de I' Diablo'). Tie akvofalegoj, unu vide al la alia, malsuprenĵetiĝas en tondranta truego. Per motorboatoj la videmuloj nun trairas la mankantajn partojn de la pontovojo por admiri ekde sekura platformo la sovaĝan spektaklon de la bruegantaj akvoj. Personoj, kiuj vidis la katarakton de Niagara (Usono), asertas ke tiu de Iguazú estas pli impona. Oni surpriziĝas vidi inter la homoj strangan mambeston petantan nutraĵojn. Tiuj coatí alvenas propravole de la arbaro por profiti siamaniere de la turisma konjunkturo, kiel la flugkompanioj, la busoj, la hoteloj, komercistoj kaj tiel plu.

Bildigoj en filmo[redakti | redakti fonton]

La akvofaloj estis filmitaj en kelkaj filmoj, inkluzive de:

Fotoj[redakti | redakti fonton]


Igvasuo
Magnify-clip.png
Igvasuo
Panoramo de la akvofaloj
Magnify-clip.png
Panoramo de la akvofaloj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://vortaro.brazilo.org/vtf/dic/ee_f.htm
  2. http://esperanto-mg.com.br/arquivos/esperantigo-tulioflores.pdf
  3. Laŭ "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", de Erich-Dieter Krause, paĝo 672, kapvorto "Iguaçu"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]